Pri kioj kaj tioj.
від gregorynacu, 21 січня 2011 р.
Повідомлення: 23
Мова: Esperanto
T0dd (Переглянути профіль) 22 січня 2011 р. 19:51:45
"Tio" signifas "tiu aĵo" sen aludo al antaŭfiksita aro, krom la universala aro de ĉio, kio ekzistas. "Tiu," aliflanke, elektas unu el iu aro, kuntekste antaŭfiksita. Do, la sama distingo povas ekzisti inter "tioj" kaj "tiuj".
Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.
Tamen, ne estas granda problemo eviti la multnombrajn formojn.
Ĉu iuj kredas ke la -OJ formoj estas malpli Eŭropecaj, kaj tial pli internaciaj ol la tabuo kontraŭ ili?
Hispanio (Переглянути профіль) 22 січня 2011 р. 20:13:17
T0dd:Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.Mi, anstataŭ diri "Kioj estas tioj?", preferus/preferas diri "Kiuj aĵoj (aŭ aferoj) estas tiuj?"
T0dd (Переглянути профіль) 22 січня 2011 р. 20:31:46
Hispanio:Jes, efektive oni povas tute eviti eĉ la ununombajn -O tabelvortojn. Se oni forigos la tutan -O serion, Esperanto perdos neniom da esprimpovo.
Mi, anstataŭ diri "Kioj estas tioj?", preferus/preferas diri "Kiuj aĵoj (aŭ aferoj) estas tiuj?"
sudanglo (Переглянути профіль) 22 січня 2011 р. 22:46:40
Redakto : estis malfrue kiam mi afiŝis kaj mi ne konsciis en kiu lingvo mi skribas.
Do, en Esperanto: Ĉu ne la primara devo de la novbakita Esperantisto estas lerni la lingvon kia ĝi estas - en la formo provita, testata dum 100 jaroj
Terurĉjo (Переглянути профіль) 22 січня 2011 р. 23:01:33
2 Т0дд
и еще отказаться от употребления окончаний -Е, -А, -И, -АС, -ИС, -ОС, -У. тада ваще всё будет норм.
KoLonJaNo (Переглянути профіль) 22 січня 2011 р. 23:30:47
sudanglo:Isn't it the first duty of the budding Esperantist to learn the language as it is - in the form that has been tried and tested over 100 years.(Mi petas pardonon, sed mi ne daŭrigos en la germana. )
Eĉ pli grave:
Ĉu ne bonaj forumoj disponas taŭgan serĉilon por trovi rapidege kaj fidinde kaj ĝustalingve ligilojn al antaŭaj diskutfadenoj kiuj traktis la saman temon?
Ne, mi estas revulo.
Nia malbona karmo devigas nin ripeti iujn diskutojn kaj remaĉi ties argumentojn ĝis la fina malapero de tiu ĉi retpaĝaro -- kaj poste daŭrigi aliloke.
Kolonjano
gregorynacu (Переглянути профіль) 23 січня 2011 р. 15:21:48
T0dd:Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.Jes! Tiu estas ĝuste, precize, la kazo pri kiu mi demandas.
Sed, laŭ la artikolo, tre interesa mi devas diri, ŝajnas ke nur la parolantoj de lingvoj kiuj ne havas certajn gramatikajn kvalitojn estas tiuj kiuj ne havas problemojn kun la formoj kioj, tioj, ioj, ktp. Do, vi kaj mi estas anglaparolantoj, kaj ni, japanoj, hungaroj, k.a. ĝenerale havas malsamajn opiniojn pri la afero ol, ekz germanoj, slavlingvaj parolantoj, kaj kelkaj aliaj.
Mi ne scias ion ajn alian lingvon krom la angla ka E, do en mia relative malscio, la ekspliko ŝajnas racia.
sudanglo (Переглянути профіль) 24 січня 2011 р. 12:01:55
Terurĉjo (Переглянути профіль) 24 січня 2011 р. 14:42:32
gregorynacu:Do, vi kaj mi estas anglaparolantoj, kaj ni, japanoj, hungaroj, k.a. ĝenerale havas malsamajn opiniojn pri la afero ol, ekz germanoj, slavlingvaj parolantoj, kaj kelkaj aliaj.Min ege interesas, kiel diri angle: "Kioj estas tioj?"
sudanglo (Переглянути профіль) 24 січня 2011 р. 15:05:24
Sed en la angla, laŭ mia kompreno, oni ne havas apartajn formojn por 'tio' kaj 'tiu'. 'This/that' povus egale esti 'tio aŭ 'tiu'.
Plue, 'Kio esta via devo' kaj 'Kio estas viaj devoj' tradukiĝus egale per 'What'