Pri kioj kaj tioj.
de gregorynacu, 2011-januaro-21
Mesaĝoj: 23
Lingvo: Esperanto
gregorynacu (Montri la profilon) 2011-januaro-21 19:27:38
Se oni dirus, mi havas broson, kaj iu alia demandus, kio estas tio? Li volas scii kio estas broso, ĉu ĝi estas speco de auto? Ĉu ĝi estas ilo, aŭ besto? Kaj tio estas tute senca.
Sed, se oni dirus, mi havas broson, kamionon, kaj katon. Se iu alia ne scius kio estas aŭ broso, aŭ kamiono aŭ kato, kial li ne povus demandi, kioj estas tioj? Al kiu la ĝuste respondo povus esti, tioj estas ilo por la haroj, speco de veturilo, kaj speco de besto, respektive.
Do, kio estas la gramatika problemo pri tiu uzo de "kioj".
niko-tina (Montri la profilon) 2011-januaro-21 19:46:30
Se Petro diras “Mi havas broson, kamionon kaj katon.”, Pablo povas demandi al li “Kio estas tio?” signifante “Kio estas tio, pri kio vi parolas?”, do enhavante la sencon de pluralo.
myris (Montri la profilon) 2011-januaro-21 20:41:34
maratonisto (Montri la profilon) 2011-januaro-21 20:56:46
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-21 21:03:15
sed se vi volas la klarigon, do, jen:
la vortoj kio, tio, io, ĉio, nenio rilatas al tutaĵo, al grupo, al aro de objektoj aŭ aferoj en ties unueco, integreco, sen disiĝo al pecoj aŭ eroj.
Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-21 21:11:00
gregorynacu (Montri la profilon) 2011-januaro-21 22:01:26
Chainy:Mi ankoraŭ ne havis la paciencon por detale tralegi jenan artikolon, sed ĝi estas pri la temo de ĉi tiu fadeno. Eble vi trovos ĝin interesa: Diversaj Ioj
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-21 23:44:35
aquilo = tio
aquele, aqueles = tiu, tiuj (vira)
aquela, aquelas = tiu, tiuj (ina)
Tute ne eblas diri "aquilos". Se oni vere volas pluralon, oni devas ŝanĝi al "aquelas coisas" (tiuj aĵoj).
Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-21 23:58:33
marcuscf:Mi ne scias sur kiu lingvo Zamenhof bazis la vortojn "tio" kaj "tiu", sed en mia lingvo, la portugala (nekonata de Zamenhof), estas klara distingo:Preskaŭ la samo kiel en la hispana lingvo.
aquilo = tio
aquele, aqueles = tiu, tiuj (vira)
aquela, aquelas = tiu, tiuj (ina)
Tute ne eblas diri "aquilos". Se oni vere volas pluralon, oni devas ŝanĝi al "aquelas coisas" (tiuj aĵoj).
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-22 03:16:57
Mia patro estas ĉiliano kaj estis tre malfacile por mi klarigi la diferencon al li!