Ujumbe: 19
Lugha: Esperanto
gregorynacu (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 7:27:38 alasiri
Se oni dirus, mi havas broson, kaj iu alia demandus, kio estas tio? Li volas scii kio estas broso, ĉu ĝi estas speco de auto? Ĉu ĝi estas ilo, aŭ besto? Kaj tio estas tute senca.
Sed, se oni dirus, mi havas broson, kamionon, kaj katon. Se iu alia ne scius kio estas aŭ broso, aŭ kamiono aŭ kato, kial li ne povus demandi, kioj estas tioj? Al kiu la ĝuste respondo povus esti, tioj estas ilo por la haroj, speco de veturilo, kaj speco de besto, respektive.
Do, kio estas la gramatika problemo pri tiu uzo de "kioj".
myris (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 8:41:34 alasiri
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 8:56:46 alasiri
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 9:11:00 alasiri
gregorynacu (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 10:01:26 alasiri
Chainy:Mi ankoraŭ ne havis la paciencon por detale tralegi jenan artikolon, sed ĝi estas pri la temo de ĉi tiu fadeno. Eble vi trovos ĝin interesa: Diversaj Ioj
marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 11:44:35 alasiri
aquilo = tio
aquele, aqueles = tiu, tiuj (vira)
aquela, aquelas = tiu, tiuj (ina)
Tute ne eblas diri "aquilos". Se oni vere volas pluralon, oni devas ŝanĝi al "aquelas coisas" (tiuj aĵoj).
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 11:58:33 alasiri
marcuscf:Mi ne scias sur kiu lingvo Zamenhof bazis la vortojn "tio" kaj "tiu", sed en mia lingvo, la portugala (nekonata de Zamenhof), estas klara distingo:Preskaŭ la samo kiel en la hispana lingvo.
aquilo = tio
aquele, aqueles = tiu, tiuj (vira)
aquela, aquelas = tiu, tiuj (ina)
Tute ne eblas diri "aquilos". Se oni vere volas pluralon, oni devas ŝanĝi al "aquelas coisas" (tiuj aĵoj).
marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2011 3:16:57 asubuhi
Mia patro estas ĉiliano kaj estis tre malfacile por mi klarigi la diferencon al li!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
T0dd (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2011 7:51:45 alasiri
"Tio" signifas "tiu aĵo" sen aludo al antaŭfiksita aro, krom la universala aro de ĉio, kio ekzistas. "Tiu," aliflanke, elektas unu el iu aro, kuntekste antaŭfiksita. Do, la sama distingo povas ekzisti inter "tioj" kaj "tiuj".
Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.
Tamen, ne estas granda problemo eviti la multnombrajn formojn.
Ĉu iuj kredas ke la -OJ formoj estas malpli Eŭropecaj, kaj tial pli internaciaj ol la tabuo kontraŭ ili?
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2011 8:13:17 alasiri
T0dd:Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.Mi, anstataŭ diri "Kioj estas tioj?", preferus/preferas diri "Kiuj aĵoj (aŭ aferoj) estas tiuj?"