Tartalom

Pri kioj kaj tioj.

gregorynacu-tól, 2011. január 21.

Hozzászólások: 23

Nyelv: Esperanto

gregorynacu (Profil megtekintése) 2011. január 21. 19:27:38

Mi legis en la lernolibroj ke la vortoj kioj kaj tioj ne povas ekzisti. Eĉ ke ili ne havas logikan sencon. Sed mi ne komprenas kial.

Se oni dirus, mi havas broson, kaj iu alia demandus, kio estas tio? Li volas scii kio estas broso, ĉu ĝi estas speco de auto? Ĉu ĝi estas ilo, aŭ besto? Kaj tio estas tute senca.

Sed, se oni dirus, mi havas broson, kamionon, kaj katon. Se iu alia ne scius kio estas aŭ broso, aŭ kamiono aŭ kato, kial li ne povus demandi, kioj estas tioj? Al kiu la ĝuste respondo povus esti, tioj estas ilo por la haroj, speco de veturilo, kaj speco de besto, respektive.

Do, kio estas la gramatika problemo pri tiu uzo de "kioj".

niko-tina (Profil megtekintése) 2011. január 21. 19:46:30

La fakto, ke “tioj”* kaj “kioj”* ne ekzistas ne signifas ke “kio” kaj “tio” ne povas havi pluralan signifon.

Se Petro diras “Mi havas broson, kamionon kaj katon.”, Pablo povas demandi al li “Kio estas tio?” signifante “Kio estas tio, pri kio vi parolas?”, do enhavante la sencon de pluralo.

myris (Profil megtekintése) 2011. január 21. 20:41:34

Vi ne povas diri "kioj" en neniu lingvo. Vi ne povas diri whatS are these en la angla aŭ c'est quoiS celaS en la franca lingvoj.

maratonisto (Profil megtekintése) 2011. január 21. 20:56:46

Jes, tiun formon ne uzas la rusa, ukraina, angla, germana, itala. Tamen en la hungara oni diras iam ekzemple "mik ezek?", signifas proksime "kioj estas tiuj (aferoj)?".

Terurĉjo (Profil megtekintése) 2011. január 21. 21:03:15

mi ne volus multe teoriadi, do bonvolu akcepti senrezone, ke en Esperanto la *-io-vortetoj uziĝas nur singulare, ununombre.

sed se vi volas la klarigon, do, jen:

la vortoj kio, tio, io, ĉio, nenio rilatas al tutaĵo, al grupo, al aro de objektoj aŭ aferoj en ties unueco, integreco, sen disiĝo al pecoj aŭ eroj.

Chainy (Profil megtekintése) 2011. január 21. 21:11:00

Mi ankoraŭ ne havis la paciencon por detale tralegi jenan artikolon, sed ĝi estas pri la temo de ĉi tiu fadeno. Eble vi trovos ĝin interesa: Diversaj Ioj

gregorynacu (Profil megtekintése) 2011. január 21. 22:01:26

Multajn dankojn pro tiu ĉi ligilo, ĝi estas ĝuste kion mi serĉis. Mi ĝin tralegas nun.

Chainy:Mi ankoraŭ ne havis la paciencon por detale tralegi jenan artikolon, sed ĝi estas pri la temo de ĉi tiu fadeno. Eble vi trovos ĝin interesa: Diversaj Ioj

marcuscf (Profil megtekintése) 2011. január 21. 23:44:35

Mi ne scias sur kiu lingvo Zamenhof bazis la vortojn "tio" kaj "tiu", sed en mia lingvo, la portugala (nekonata de Zamenhof), estas klara distingo:

aquilo = tio
aquele, aqueles = tiu, tiuj (vira)
aquela, aquelas = tiu, tiuj (ina)

Tute ne eblas diri "aquilos". Se oni vere volas pluralon, oni devas ŝanĝi al "aquelas coisas" (tiuj aĵoj).

Hispanio (Profil megtekintése) 2011. január 21. 23:58:33

marcuscf:Mi ne scias sur kiu lingvo Zamenhof bazis la vortojn "tio" kaj "tiu", sed en mia lingvo, la portugala (nekonata de Zamenhof), estas klara distingo:

aquilo = tio
aquele, aqueles = tiu, tiuj (vira)
aquela, aquelas = tiu, tiuj (ina)

Tute ne eblas diri "aquilos". Se oni vere volas pluralon, oni devas ŝanĝi al "aquelas coisas" (tiuj aĵoj).
Preskaŭ la samo kiel en la hispana lingvo.

marcuscf (Profil megtekintése) 2011. január 22. 3:16:57

En la hispana ne estas diferenco inter "ĉio" kaj "ĉiu", ĉu ne? Oni ĉiam diras "todo". En la portugala ja estas diferenco: "tudo" [ĉio] kaj "todo(s)" [ĉiu(j)].

Mia patro estas ĉiliano kaj estis tre malfacile por mi klarigi la diferencon al li! ridulo.gif

Vissza a tetejére