Pri kioj kaj tioj.
de gregorynacu, 2011-januaro-21
Mesaĝoj: 23
Lingvo: Esperanto
T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-24 16:12:00
sudanglo:Prave, kvankam por "tiu" ni ankaŭ diras "that one", por atentigi al tio, ke temas pri unu afero el iu antaŭfiksita aro.
Sed en la angla, laŭ mia kompreno, oni ne havas apartajn formojn por 'tio' kaj 'tiu'. 'This/that' povus egale esti 'tio aŭ 'tiu'.
Estas rimarkinde, ke Bertilo inkluzivas la vorton "ioj" en sia listo de tabelvortoj en PMEG. Le citas Zamenhofon, "Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton."
johmue (Montri la profilon) 2011-januaro-24 17:54:44
A (de trans la tablo): Bonvolu doni al mi la skrbl..ojn?
B: La kiojn?
A: La SKRIBILOJN.
B: Ah la skribilojn, jen.
La sama eko sen "kioj"?
A (de trans la tablo): Bonvolu doni al mi la skrbl..ojn?
B: La kiujn?
A: Ĉiujn.
B: Kiujn ĉiujn?
A: Kio???
sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-24 18:10:31
Tamen mi konsentas ke tia uzo kiun vi ekzemplis estas allaseba.