前往目錄

Pri kioj kaj tioj.

貼文者: gregorynacu, 2011年1月21日

訊息: 23

語言: Esperanto

T0dd (顯示個人資料) 2011年1月24日下午4:12:00

sudanglo:
Sed en la angla, laŭ mia kompreno, oni ne havas apartajn formojn por 'tio' kaj 'tiu'. 'This/that' povus egale esti 'tio aŭ 'tiu'.
Prave, kvankam por "tiu" ni ankaŭ diras "that one", por atentigi al tio, ke temas pri unu afero el iu antaŭfiksita aro.

Estas rimarkinde, ke Bertilo inkluzivas la vorton "ioj" en sia listo de tabelvortoj en PMEG. Le citas Zamenhofon, "Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton."

johmue (顯示個人資料) 2011年1月24日下午5:54:44

Imagu tian dialogon inter A kaj B:

A (de trans la tablo): Bonvolu doni al mi la skrbl..ojn?
B: La kiojn?
A: La SKRIBILOJN.
B: Ah la skribilojn, jen.

La sama eko sen "kioj"?

A (de trans la tablo): Bonvolu doni al mi la skrbl..ojn?
B: La kiujn?
A: Ĉiujn.
B: Kiujn ĉiujn?
A: Kio???

sudanglo (顯示個人資料) 2011年1月24日下午6:10:31

Sed Johmue, dialogo unu funkcius same bone se S-ro B respondus 'Kion' (singulare).

Tamen mi konsentas ke tia uzo kiun vi ekzemplis estas allaseba.

回到上端