Pri kioj kaj tioj.
de gregorynacu, 21 ianuarie 2011
Contribuții/Mesaje: 23
Limbă: Esperanto
T0dd (Arată profil) 24 ianuarie 2011, 16:12:00
sudanglo:Prave, kvankam por "tiu" ni ankaŭ diras "that one", por atentigi al tio, ke temas pri unu afero el iu antaŭfiksita aro.
Sed en la angla, laŭ mia kompreno, oni ne havas apartajn formojn por 'tio' kaj 'tiu'. 'This/that' povus egale esti 'tio aŭ 'tiu'.
Estas rimarkinde, ke Bertilo inkluzivas la vorton "ioj" en sia listo de tabelvortoj en PMEG. Le citas Zamenhofon, "Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton."
johmue (Arată profil) 24 ianuarie 2011, 17:54:44
A (de trans la tablo): Bonvolu doni al mi la skrbl..ojn?
B: La kiojn?
A: La SKRIBILOJN.
B: Ah la skribilojn, jen.
La sama eko sen "kioj"?
A (de trans la tablo): Bonvolu doni al mi la skrbl..ojn?
B: La kiujn?
A: Ĉiujn.
B: Kiujn ĉiujn?
A: Kio???
sudanglo (Arată profil) 24 ianuarie 2011, 18:10:31
Tamen mi konsentas ke tia uzo kiun vi ekzemplis estas allaseba.