إلى المحتويات

Du verboj

من Eddycgn, 24 يناير، 2011

المشاركات: 19

لغة: Esperanto

Sxak (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 2:34:50 ص

-ebl- estas pasiva sufikso, ĝi signifas "povas esti -ata", do "naĝeblas" kaj "flugeblas" estas eraroj. Ankaŭ "legebli" povas libro sed ne "mi"

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 6:26:25 ص

Ŝak:-ebl- estas pasiva sufikso, ĝi signifas "povas esti -ata", do "naĝeblas" kaj "flugeblas" estas eraroj.
La rivero ne naĝeblas pro sia malprofundeco.

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 7:22:52 ص

danielcg:"Influo ne signifas fluo de la ino, kaj menstruo ne signifas truo en la menso".
Same kiel la kolego de la ĝirafo ne estas necese ĝia samlaborulo. rideto.gif

Amike.

Sxak (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 8:44:33 ص

darkweasel:
Ŝak:-ebl- estas pasiva sufikso, ĝi signifas "povas esti -ata", do "naĝeblas" kaj "flugeblas" estas eraroj.
La rivero ne naĝeblas pro sia malprofundeco.
jes, ankaŭ naĝi kaj iuj aliaj verboj (eĉ iri) povas esti uzataj "transitive", sed -ebl- kun tiaj radikoj tamen signifas "povas esti -ata" kaj "naĝeblas" certe ne povas esti uzata kiel en la ekzemploj de Eddi

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 12:45:30 م

Ŝak:
darkweasel:
Ŝak:-ebl- estas pasiva sufikso, ĝi signifas "povas esti -ata", do "naĝeblas" kaj "flugeblas" estas eraroj.
La rivero ne naĝeblas pro sia malprofundeco.
jes, ankaŭ naĝi kaj iuj aliaj verboj (eĉ iri) povas esti uzataj "transitive", sed -ebl- kun tiaj radikoj tamen signifas "povas esti -ata" kaj "naĝeblas" certe ne povas esti uzata kiel en la ekzemploj de Eddi
Certe. Mi nur volis nei vian ĝeneralan diraĵon, ke naĝebli neniam povas esti ĝusta.

Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 11:07:58 م

Dankon, mi komprenis (kvazaŭ).

Do kion signifas "mi eblas legi"?
Ĉu ankaŭ tio eraras?
Se tio signifas "al mi estas permesata legi" aŭ "mi kapablas legi", do ankaŭ "mi legeblas" povus havi la meman signifon. Aŭ eble ne?

Mi kredis ke ebli havus la meman sgnifon kiel "kapabli"...

T0dd (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 11:24:09 م

Eddycgn:
Do kion signifas "mi eblas legi"?
Eble, mi legas.

Sxak (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 11:38:41 م

Eddycgn:Do kion signifas "mi eblas legi"?
Ĉu ankaŭ tio eraras?
jes, ankaŭ tio estas eraro.

gregorynacu (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2011 11:54:35 م

Eddycgn:Dankon, mi komprenis (kvazaŭ).

Do kion signifas "mi eblas legi"?
Ĉu ankaŭ tio eraras?
Se tio signifas "al mi estas permesata legi" aŭ "mi kapablas legi", do ankaŭ "mi legeblas" povus havi la meman signifon. Aŭ eble ne?

Mi kredis ke ebli havus la meman sgnifon kiel "kapabli"...
Ankaŭ mi pensas ke "mi eblas legi" estas erara. Almenaŭ, mi ne komprenas ties signifon. "eblas" anstataŭigas "estas ebla". Do, mi deduktas ke ebli estas netransitiva verbo. "hundoj kun ruĝaj haroj eblas." kaj tiu signifas ke estas ebla ke hundoj kun ruĝaj haroj povas ekzisti. Aŭ la ekzisto de dio eblas, laŭ la opinioj de multaj. Se vi volas uzi ekvivalenton sed transitive, eble vi celas "povi" "kapabli" aŭ "rajti".

Vi rajtas legi.
Vi povas legi.
Vi kapablas legi.

عودة للاعلى