Al la enhavo

Por vojaĝoj kaj vojaĝantoj

de afonya, 2011-januaro-29

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

afonya (Montri la profilon) 2011-januaro-29 20:21:49

Saluton!
Antaŭ nelonge startis esperantlingva retejo pri vojaĝoj - [url=http://rusio.info/voj ]http://www.vojaĝo.info[/url]
Ankaŭ povas esti informaĵoj pri via lando ĉi tie. Kaj retejo estos pli utila por legantoj se artikoloj, utilaĵoj, rakontoj pli abundos...
Se vi povas helpi, bonvolu partopreni kaj subteni la turisman informilon!!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-29 21:23:33

plaĉa paĝaro, tamen ŝajnas, ke litero ĝ en la retadreso erarigas.

por trafi la retejon, necesas skribi g kaj x aparte, anstataŭigi ĝ per g kaj x en adres-linio.

afonya (Montri la profilon) 2011-januaro-29 21:45:20

korektita... mistajpo

Jev (Montri la profilon) 2011-januaro-29 23:34:14

Mi tre ĝojas pri via paĝaro kaj bondeziras al vi sukceson. Tamen du aferoj:

1. Vi eraris pri la elekto de la forum-kategorio, ĉi tie oni pridiskutas lernu!-paĝaron kaj vian novaĵon vi povis skribi en alia Esperanto-kategorio, ekz. "Novaĵoj" aŭ "Pri ĉio cetera".

2. Mi petas neniam plu spami en ĉiuj eblaj nacilingvaj forumoj. Nacilingvaj forumoj estas por skribado en koncerna nacia lingvo. Mi kredas, ke tio estas klare skribita en priskribo de ĉiu nacilingva forumo.

afonya (Montri la profilon) 2011-januaro-30 15:22:05

Jev:
1. Vi eraris pri la elekto de la forum-kategorio,
Jes, certe. Mi miskomprenis ruslingvan frazon "Pri [la] retejo" kiel "Pri [iu] retejo" pro malatento.
Ĉu la temo povas esti relokita?
Mi petas neniam plu spami en ĉiuj eblaj nacilingvaj forumoj.
Mi ne opinias tion spamon, ĉar peto estis pri landa informo, kaj mesaĝoj estas publikitaj en diversaj lingvogrupoj pro tio ke ĝiaj membroj estas el diversaj landoj.
Samtempe en nacilingvaj branĉoj de forumo tamen parolas [ankaŭ ] en esperanto, kaj mi prefere elektis esperantlingvajn temojn en la branĉoj.

Jev (Montri la profilon) 2011-januaro-30 19:33:35

afonya:Mi ne opinias tion spamon, ĉar peto estis pri landa informo, kaj mesaĝoj estas publikitaj en diversaj lingvogrupoj pro tio ke ĝiaj membroj estas el diversaj landoj.
Samtempe en nacilingvaj branĉoj de forumo tamen parolas [ankaŭ ] en esperanto, kaj mi prefere elektis esperantlingvajn temojn en la branĉoj.
Tio estas spamo. Ĉiuj, kiuj kapablas legi en Esperanto, vizitos Esperanto-parton de la forumoj kaj legos vian mesaĝon. Ne necesas ripeti vian informon en ĉiu ebla kategorio, des pli ke tie klare estas skribite, ke temas pri diskutoj en naciaj lingvoj. Sed vi rajtas peti ekzemple en tiu ĉi fadeno aliajn lernu!-uzantoj, ke ili traduku vian informon kaj publikigu en koncerna nacilingva loko. Tion niaj reguloj ne malpermesas.

Reen al la supro