Hozzászólások: 29
Nyelv: Esperanto
crescence (Profil megtekintése) 2011. február 8. 11:36:04
Kiel oni skribas grandajn nombrojn, kun milionoj, miliardoj ?
Kiel skribi, ekzemple :
28 000 000 : dudek okmilionoj (2 vortoj) aŭ dudek ok milionoj (tri vortoj) ?
45 000 000 000 : kvardek kvinmiliardoj (2 vortoj) aŭ kvardek kvin miliardoj (tri vortoj) ?
dankon
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. február 8. 12:02:43
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2011. február 8. 12:04:27
miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
589 673 941 estas kvincent okdek naŭ miliono sescent sepdek tri mil naŭcent kvardek unu
crescence (Profil megtekintése) 2011. február 8. 13:35:34
Terurĉjo:nur dekoj kaj centoj oni skribu kuneDankon,
miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
En mia Esperanta lernolibro, la vorto "mil" estas ligata kun sia nombro, tiele :
dumil, trimil...
Mi legas ankaŭ, ke la nombro de la vortoj uzataj estas la nombro de la ciferoj (krom la cifero nul). Ekzemple :
2354 = dumil tricent kvindek kvar (4 vortoj = 4 ciferoj)
Ĉar "mil" estas nombro, kiel "cent" aŭ "dek". Ĝi ne estas substantivo, kiel "miliono" aŭ "miliardo".
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. február 8. 13:39:34
crescence:Ambaŭ asertoj estas malĝustaj.Terurĉjo:nur dekoj kaj centoj oni skribu kuneDankon,
miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
En mia Esperanta lernolibro, la vorto "mil" estas ligata kun sia nombro, tiele :
dumil, trimil...
Mi legas ankaŭ, ke la nombro de la vortoj uzataj estas la nombro de la ciferoj (krom la cifero nul).
Du mil kaj tri mil estu skribataj aparte. Kaj tiuj du vortoj jam tre bone montras, ke la dua aserto estas malĝusta. Ili havas du vortojn, sed kvar ciferojn.
crescence (Profil megtekintése) 2011. február 8. 17:38:21
darkweasel:Vidu la paĝon de mia lernolibro :
Ambaŭ asertoj estas malĝustaj.
Du mil kaj tri mil estu skribataj aparte. Kaj tiuj du vortoj jam tre bone montras, ke la dua aserto estas malĝusta. Ili havas du vortojn, sed kvar ciferojn.
paĝo
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2011. február 8. 17:46:25
Do, vidu mem.
Estimata crescence, ĉi-kaze via lernolibro eraras.
crescence (Profil megtekintése) 2011. február 8. 17:58:32
Tamen, mia libro indikas : "Lernolibro aprobita de la franca Instituto de Esperanto" !
Mi opinias, ke "du mil" ne estas logika. Vidu :
du mil
du milonoj ... do ... du miloj
dudek
ducent ... do ... dumil
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. február 8. 18:13:46
crescence:La paĝo, al kiu ligis Terurĉjo, bone klarigas, kial estas tiel. Ĝi donas kiel ekzemplon, ke *tricenttridektrimil estus tre maloportuna. Antaŭ dek kaj cent ne povas aperi tiaj longaĵoj, do ĉe ili kunskribado ne kaŭzas maloportunon.
Mi opinias, ke "du mil" ne estas logika. Vidu :
du mil
du milonoj ... do ... du miloj
dudek
ducent ... do ... dumil
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2011. február 8. 18:18:38
Do, ekzistas nur 10 ciferoj sed nekalkulebla kvanto da nombroj.
dek unuaj nombroj estas nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ.
dek NOMOJ de tiuj nombroj, kiuj estas ankaŭ nomoj de ciferoj, estas nulo, unuo, duo, trio, kvaro, kvino kaj t.p.
dek estas nombro kaj cent estas nombro kaj mil estas nombro. Sed iliaj NOMOJ estas deko, cento, milo.
nombroj ne havas pluralon - tial cent mil, sed ne cent milj. cent miloj ne estas nombro, sed ĝia nomo aŭ priskribo, kiun oni rajnas uzi laŭvole, sed ne nombrante.