ข้อความ 19
ภาษา: Esperanto
crescence (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 11:36:04
Kiel oni skribas grandajn nombrojn, kun milionoj, miliardoj ?
Kiel skribi, ekzemple :
28 000 000 : dudek okmilionoj (2 vortoj) aŭ dudek ok milionoj (tri vortoj) ?
45 000 000 000 : kvardek kvinmiliardoj (2 vortoj) aŭ kvardek kvin miliardoj (tri vortoj) ?
dankon
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 12:02:43
crescence (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 13:35:34
Terurĉjo:nur dekoj kaj centoj oni skribu kuneDankon,
miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
En mia Esperanta lernolibro, la vorto "mil" estas ligata kun sia nombro, tiele :
dumil, trimil...
Mi legas ankaŭ, ke la nombro de la vortoj uzataj estas la nombro de la ciferoj (krom la cifero nul). Ekzemple :
2354 = dumil tricent kvindek kvar (4 vortoj = 4 ciferoj)
Ĉar "mil" estas nombro, kiel "cent" aŭ "dek". Ĝi ne estas substantivo, kiel "miliono" aŭ "miliardo".
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 13:39:34
crescence:Ambaŭ asertoj estas malĝustaj.Terurĉjo:nur dekoj kaj centoj oni skribu kuneDankon,
miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
En mia Esperanta lernolibro, la vorto "mil" estas ligata kun sia nombro, tiele :
dumil, trimil...
Mi legas ankaŭ, ke la nombro de la vortoj uzataj estas la nombro de la ciferoj (krom la cifero nul).
Du mil kaj tri mil estu skribataj aparte. Kaj tiuj du vortoj jam tre bone montras, ke la dua aserto estas malĝusta. Ili havas du vortojn, sed kvar ciferojn.
crescence (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 17:38:21
darkweasel:Vidu la paĝon de mia lernolibro :
Ambaŭ asertoj estas malĝustaj.
Du mil kaj tri mil estu skribataj aparte. Kaj tiuj du vortoj jam tre bone montras, ke la dua aserto estas malĝusta. Ili havas du vortojn, sed kvar ciferojn.
paĝo
crescence (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 17:58:32
Tamen, mia libro indikas : "Lernolibro aprobita de la franca Instituto de Esperanto" !
Mi opinias, ke "du mil" ne estas logika. Vidu :
du mil
du milonoj ... do ... du miloj
dudek
ducent ... do ... dumil
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 18:13:46
crescence:La paĝo, al kiu ligis Terurĉjo, bone klarigas, kial estas tiel. Ĝi donas kiel ekzemplon, ke *tricenttridektrimil estus tre maloportuna. Antaŭ dek kaj cent ne povas aperi tiaj longaĵoj, do ĉe ili kunskribado ne kaŭzas maloportunon.
Mi opinias, ke "du mil" ne estas logika. Vidu :
du mil
du milonoj ... do ... du miloj
dudek
ducent ... do ... dumil
crescence (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 18:41:30
Unu escepto krome pri la lingvo sen esceptoj... bedaŭrinde !
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 19:26:01
crescence:Ne povas esti escepto, kie ne estas regulo.
Unu escepto krome pri la lingvo sen esceptoj... bedaŭrinde !
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 20:13:02
Terurĉjo:Miskonkludo, ĉar *milion ne ekzistas. MILION/ estas finaĵbezona radiko.
Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.