İçerik Görüntüleme

grandaj nombroj

başlangıç crescence, 8 Şubat 2011

Mesajlar: 19

Dil: Esperanto

crescence (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 11:36:04

saluton,

Kiel oni skribas grandajn nombrojn, kun milionoj, miliardoj ?

Kiel skribi, ekzemple :

28 000 000 : dudek okmilionoj (2 vortoj) aŭ dudek ok milionoj (tri vortoj) ?

45 000 000 000 : kvardek kvinmiliardoj (2 vortoj) aŭ kvardek kvin miliardoj (tri vortoj) ?

dankon

darkweasel (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 12:02:43

Dudek ok milionoj kaj kvardek kvin miliardoj.

crescence (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 13:35:34

Terurĉjo:nur dekoj kaj centoj oni skribu kune

miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
Dankon,

En mia Esperanta lernolibro, la vorto "mil" estas ligata kun sia nombro, tiele :

dumil, trimil...

Mi legas ankaŭ, ke la nombro de la vortoj uzataj estas la nombro de la ciferoj (krom la cifero nul). Ekzemple :

2354 = dumil tricent kvindek kvar (4 vortoj = 4 ciferoj)

Ĉar "mil" estas nombro, kiel "cent" aŭ "dek". Ĝi ne estas substantivo, kiel "miliono" aŭ "miliardo".

darkweasel (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 13:39:34

crescence:
Terurĉjo:nur dekoj kaj centoj oni skribu kune

miloj, milionoj kaj plu oni ĉiam skribu aparte
Dankon,

En mia Esperanta lernolibro, la vorto "mil" estas ligata kun sia nombro, tiele :

dumil, trimil...

Mi legas ankaŭ, ke la nombro de la vortoj uzataj estas la nombro de la ciferoj (krom la cifero nul).
Ambaŭ asertoj estas malĝustaj.

Du mil kaj tri mil estu skribataj aparte. Kaj tiuj du vortoj jam tre bone montras, ke la dua aserto estas malĝusta. Ili havas du vortojn, sed kvar ciferojn.

crescence (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 17:38:21

darkweasel:
Ambaŭ asertoj estas malĝustaj.
Du mil kaj tri mil estu skribataj aparte. Kaj tiuj du vortoj jam tre bone montras, ke la dua aserto estas malĝusta. Ili havas du vortojn, sed kvar ciferojn.
Vidu la paĝon de mia lernolibro :
paĝo

crescence (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 17:58:32

Do, bona ideo estas demandi pri tio !

Tamen, mia libro indikas : "Lernolibro aprobita de la franca Instituto de Esperanto" !

Mi opinias, ke "du mil" ne estas logika. Vidu :

du mil
du milonoj ... do ... du miloj

dudek
ducent ... do ... dumil

darkweasel (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 18:13:46

crescence:
Mi opinias, ke "du mil" ne estas logika. Vidu :

du mil
du milonoj ... do ... du miloj

dudek
ducent ... do ... dumil
La paĝo, al kiu ligis Terurĉjo, bone klarigas, kial estas tiel. Ĝi donas kiel ekzemplon, ke *tricenttridektrimil estus tre maloportuna. Antaŭ dek kaj cent ne povas aperi tiaj longaĵoj, do ĉe ili kunskribado ne kaŭzas maloportunon.

crescence (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 18:41:30

Dankon al ĉiuj.

Unu escepto krome pri la lingvo sen esceptoj... bedaŭrinde ! malgajo.gif

darkweasel (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 19:26:01

crescence:
Unu escepto krome pri la lingvo sen esceptoj... bedaŭrinde ! malgajo.gif
Ne povas esti escepto, kie ne estas regulo.

darkweasel (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 20:13:02

Terurĉjo:
Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.
Miskonkludo, ĉar *milion ne ekzistas. MILION/ estas finaĵbezona radiko.

Başa geri dön