Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-15 20:35:14
Hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ estimata sinjoro Miland donis al ĉiuj la ligilon al PAG.
Jen al vi la unua citaĵo de PAG:
PAG:268Do, por ke estas mallongigo de por tio, ke; oni plej ofte uzas por... Plej ofte ne estas ĈIAM.
C. - SUBPROPOZICIOJ CELAJ
La celaj subprop-oj havas la funkcion de ĉefprop-a cel-adjekto. Ili estas enkondukataj per por ke, kiu estas mallongigo de por tio ke; la modo
estas volitivo: ili faris ĉion eblan, por ke li sentu sin hejme en ilia domo;
ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne
pereigu por ĉiam.
Por tio ke povas esti uzata, se oni volas insisti pri la celeco: mi venis por
tio, ke ni fine aranĝu ia aferon; mi donis al li la monon ne por tio, ke li
ĝin fordiboĉu, sed ke ii aĉetu necesaĵojn; ne por tio li iaboris, ke nenian
pagon oni donu al li.
Kelkfoje oni forlasas eĉ por: ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu2;
trapiku lin, ke li momente falus; kiu mi estas, ke. mi iru al la faraono?
Kp. ankaŭ § 242.
Se la subjekto de la ĉefprop-o kaj subprop-o estas identa, oni plej ofte uzas infinitivan konstruon kun por:
mi venis por diri al vi...; li iris en ia dormoĉambron por enlitiĝi; mi diras
tion ne por vin timigi, sed por averti pri la danĝero; li estis invitita por
kanti.
Kie Terurĉjo eraris?
Vidu supre, kiun propozicion Terurĉjo nomis kiel rekomendindan?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-15 20:41:44
Terurĉjo:Kio en la citaĵo pravigas I-verbon (kaj ne plenan subfrazon) post por ke?
Kie Terurĉjo eraris?
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-15 23:39:04
forviŝu ĝin el viaj rigardoj, okuloj, kapoj kaj sekretaj kajeroj.
Sxak (Montri la profilon) 2011-februaro-16 00:46:49
Terurĉjo:Oni uzas "por" se "Se la subjekto de la ĉefprop-o kaj subprop-o estas identa" kaj en tiu kazo oni uzas "infinitivan konstruon"
Kie Terurĉjo eraris?
Tio signifas, ke "por" kaj "por ke" estas tute malsamaj aĵoj kaj ke post "por" oni uzas nur infinitivan konstruon (sen subjekto)
crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-16 19:11:49
Chainy:Tio ŝajnas al mi klara... Dankon !
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-16 19:18:53
sensencaĵo
Hodiaŭ estas bona tago,tial oni faru hejmtaskon.
la tiu iom alproksimiĝas al io sencohava.
adrideo (Montri la profilon) 2011-februaro-17 18:38:22
Terurĉjo:Sed ĉu tiun sencon vi volas esprimi? Ke oni faru hejmtaskon, pro tio, ke la tago estas bona?
Hodiaŭ estas bona tago,tial oni faru hejmtaskon.
la tiu iom alproksimiĝas al io sencohava.
jchthys (Montri la profilon) 2011-februaro-17 20:22:32
crescence:Saluton,Oni povas ankaŭ diri ion similan al Tio estas facile farebla, ĉu ne? Tio estas iom gramatike malsame ol "Estas facile fari tion."
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-18 09:30:56
jchthys:Jes, sed mi volis scii, ĉu la uzo de la prepozicio "por" estas necesa, kiam estas adverbo kaj infinitivo.
Oni povas ankaŭ diri ion similan al Tio estas facile farebla, ĉu ne? Tio estas iom gramatike malsame ol "Estas facile fari tion."