Więcej

adverbo + infinitivo

od crescence, 15 lutego 2011

Wpisy: 13

Język: Esperanto

adrideo (Pokaż profil) 17 lutego 2011, 18:38:22

Terurĉjo:
Hodiaŭ estas bona tago,tial oni faru hejmtaskon.

la tiu iom alproksimiĝas al io sencohava.
Sed ĉu tiun sencon vi volas esprimi? Ke oni faru hejmtaskon, pro tio, ke la tago estas bona?

jchthys (Pokaż profil) 17 lutego 2011, 20:22:32

crescence:Saluton,

Kiu frazo estas ĝusta ?

Estas facile fari.

aŭ :

Estas facile por fari.

Dankon.
Oni povas ankaŭ diri ion similan al Tio estas facile farebla, ĉu ne? Tio estas iom gramatike malsame ol "Estas facile fari tion."

crescence (Pokaż profil) 18 lutego 2011, 09:30:56

jchthys:
Oni povas ankaŭ diri ion similan al Tio estas facile farebla, ĉu ne? Tio estas iom gramatike malsame ol "Estas facile fari tion."
Jes, sed mi volis scii, ĉu la uzo de la prepozicio "por" estas necesa, kiam estas adverbo kaj infinitivo.

Wróć do góry