Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-15 09:56:19
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-15 10:43:22
oni povas trovi kelkajn ekzemplojn, kiam la dua frazo ankaŭ havos sencon depende de kunteksto
crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-15 11:40:54
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-15 14:54:13
la prepozicio "por" antaŭ verboj estas mallongiga formo de "por ke".
do, se eblas diri "por ke", oni rajtas uzi "por".
mi facile tion faras
al mi estas facile tion fari
crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-15 18:26:05
Bonvolu proponi al mi ekzemplon kun "por ke", mi petas.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-15 18:31:06
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon. (rekomendinde)=
Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
adrideo (Montri la profilon) 2011-februaro-15 19:07:30
Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.= Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)Tiuj frazoj ne havas sencon al mi. Kiam "por ke" estas uzata anstataŭ "por," la infinitivo estas ne plu uzata.
Ekzemple:
Mi iros tien por aĉeti florojn. =
Mi iros tien por ke mi aĉetu florojn.
Tamen Terurĉjo pravas ke "estas bone fari" estas ĝusta.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-15 19:09:31
Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-15 19:28:55
darkweasel:jes, la infinitivo ŝajnas malĝusta post 'por ke'. Oni povus diri, ke...Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.
Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-15 19:31:13
crescence:Saluton,Kiel Terurĉjo diris, la ĝusta frazo estas:
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
Estas facile fari.