본문으로

adverbo + infinitivo

글쓴이: crescence, 2011년 2월 15일

글: 13

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오전 9:56:19

Saluton,

Kiu frazo estas ĝusta ?

Estas facile fari.

aŭ :

Estas facile por fari.

Dankon.

crescence (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오전 11:40:54

Dankon al vi.

crescence (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오후 6:26:05

Dankon !
Bonvolu proponi al mi ekzemplon kun "por ke", mi petas.

adrideo (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오후 7:07:30

Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.= Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Tiuj frazoj ne havas sencon al mi. Kiam "por ke" estas uzata anstataŭ "por," la infinitivo estas ne plu uzata.

Ekzemple:

Mi iros tien por aĉeti florojn. =
Mi iros tien por ke mi aĉetu florojn.

Tamen Terurĉjo pravas ke "estas bone fari" estas ĝusta.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오후 7:09:31

Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.

Chainy (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오후 7:28:55

darkweasel:
Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
jes, la infinitivo ŝajnas malĝusta post 'por ke'. Oni povus diri, ke...

Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.

Chainy (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오후 7:31:13

crescence:Saluton,

Kiu frazo estas ĝusta ?

Estas facile fari.

aŭ :

Estas facile por fari.

Dankon.
Kiel Terurĉjo diris, la ĝusta frazo estas:

Estas facile fari.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 15일 오후 8:41:44

Terurĉjo:
Kie Terurĉjo eraris?
Kio en la citaĵo pravigas I-verbon (kaj ne plenan subfrazon) post por ke?

Sxak (프로필 보기) 2011년 2월 16일 오전 12:46:49

Terurĉjo:
Kie Terurĉjo eraris?
Oni uzas "por" se "Se la subjekto de la ĉefprop-o kaj subprop-o estas identa" kaj en tiu kazo oni uzas "infinitivan konstruon"
Tio signifas, ke "por" kaj "por ke" estas tute malsamaj aĵoj kaj ke post "por" oni uzas nur infinitivan konstruon (sen subjekto)

crescence (프로필 보기) 2011년 2월 16일 오후 7:11:49

Chainy:
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.
Tio ŝajnas al mi klara... Dankon !

다시 위로