前往目錄

adverbo + infinitivo

貼文者: crescence, 2011年2月15日

訊息: 19

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2011年2月15日上午9:56:19

Saluton,

Kiu frazo estas ĝusta ?

Estas facile fari.

aŭ :

Estas facile por fari.

Dankon.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年2月15日上午10:43:22

estas facile fari

oni povas trovi kelkajn ekzemplojn, kiam la dua frazo ankaŭ havos sencon depende de kunteksto

crescence (顯示個人資料) 2011年2月15日上午11:40:54

Dankon al vi.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年2月15日下午2:54:13

kurta klarigo

la prepozicio "por" antaŭ verboj estas mallongiga formo de "por ke".

do, se eblas diri "por ke", oni rajtas uzi "por".

mi facile tion faras

al mi estas facile tion fari

crescence (顯示個人資料) 2011年2月15日下午6:26:05

Dankon !
Bonvolu proponi al mi ekzemplon kun "por ke", mi petas.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年2月15日下午6:31:06

Hodiaŭ estas bona tago fari hejmtaskon. (laŭ mi, evitinde)=
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon. (rekomendinde)=
Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)

adrideo (顯示個人資料) 2011年2月15日下午7:07:30

Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.= Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Tiuj frazoj ne havas sencon al mi. Kiam "por ke" estas uzata anstataŭ "por," la infinitivo estas ne plu uzata.

Ekzemple:

Mi iros tien por aĉeti florojn. =
Mi iros tien por ke mi aĉetu florojn.

Tamen Terurĉjo pravas ke "estas bone fari" estas ĝusta.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年2月15日下午7:09:31

Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.

Chainy (顯示個人資料) 2011年2月15日下午7:28:55

darkweasel:
Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
jes, la infinitivo ŝajnas malĝusta post 'por ke'. Oni povus diri, ke...

Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.

Chainy (顯示個人資料) 2011年2月15日下午7:31:13

crescence:Saluton,

Kiu frazo estas ĝusta ?

Estas facile fari.

aŭ :

Estas facile por fari.

Dankon.
Kiel Terurĉjo diris, la ĝusta frazo estas:

Estas facile fari.

回到上端