پستها: 19
زبان: Esperanto
crescence (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 9:56:19
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 10:43:22
oni povas trovi kelkajn ekzemplojn, kiam la dua frazo ankaŭ havos sencon depende de kunteksto
crescence (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 11:40:54
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 14:54:13
la prepozicio "por" antaŭ verboj estas mallongiga formo de "por ke".
do, se eblas diri "por ke", oni rajtas uzi "por".
mi facile tion faras
al mi estas facile tion fari
crescence (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 18:26:05
Bonvolu proponi al mi ekzemplon kun "por ke", mi petas.
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 18:31:06
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon. (rekomendinde)=
Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
adrideo (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 19:07:30
Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.= Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)Tiuj frazoj ne havas sencon al mi. Kiam "por ke" estas uzata anstataŭ "por," la infinitivo estas ne plu uzata.
Ekzemple:
Mi iros tien por aĉeti florojn. =
Mi iros tien por ke mi aĉetu florojn.
Tamen Terurĉjo pravas ke "estas bone fari" estas ĝusta.
darkweasel (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 19:09:31
Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Chainy (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 19:28:55
darkweasel:jes, la infinitivo ŝajnas malĝusta post 'por ke'. Oni povus diri, ke...Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.
Chainy (نمایش مشخصات) 15 فوریهٔ 2011، 19:31:13
crescence:Saluton,Kiel Terurĉjo diris, la ĝusta frazo estas:
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
Estas facile fari.