Viestejä: 13
Kieli: Esperanto
crescence (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 9.56.19
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
crescence (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 11.40.54
crescence (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 18.26.05
Bonvolu proponi al mi ekzemplon kun "por ke", mi petas.
adrideo (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 19.07.30
Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.= Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)Tiuj frazoj ne havas sencon al mi. Kiam "por ke" estas uzata anstataŭ "por," la infinitivo estas ne plu uzata.
Ekzemple:
Mi iros tien por aĉeti florojn. =
Mi iros tien por ke mi aĉetu florojn.
Tamen Terurĉjo pravas ke "estas bone fari" estas ĝusta.
darkweasel (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 19.09.31
Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Chainy (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 19.28.55
darkweasel:jes, la infinitivo ŝajnas malĝusta post 'por ke'. Oni povus diri, ke...Terurĉjo:Hodiaŭ estas bona tago por ke fari hejmtaskon.=Tiuj du frazoj tute ne ŝajnas al mi laŭgramatikaj.
Hodiaŭ estas bona tago por tiu, ke fari hejmtaskon. (plena frazo)
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.
Chainy (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 19.31.13
crescence:Saluton,Kiel Terurĉjo diris, la ĝusta frazo estas:
Kiu frazo estas ĝusta ?
Estas facile fari.
aŭ :
Estas facile por fari.
Dankon.
Estas facile fari.
darkweasel (Näytä profiilli) 15. helmikuuta 2011 20.41.44
Terurĉjo:Kio en la citaĵo pravigas I-verbon (kaj ne plenan subfrazon) post por ke?
Kie Terurĉjo eraris?
Sxak (Näytä profiilli) 16. helmikuuta 2011 0.46.49
Terurĉjo:Oni uzas "por" se "Se la subjekto de la ĉefprop-o kaj subprop-o estas identa" kaj en tiu kazo oni uzas "infinitivan konstruon"
Kie Terurĉjo eraris?
Tio signifas, ke "por" kaj "por ke" estas tute malsamaj aĵoj kaj ke post "por" oni uzas nur infinitivan konstruon (sen subjekto)
crescence (Näytä profiilli) 16. helmikuuta 2011 19.11.49
Chainy:Tio ŝajnas al mi klara... Dankon !
Hodiaŭ estas bona tago por fari hejmtaskon = Hodiaŭ estas bona tago por ke oni faru hejmtaskon.