Ke daftar isi

Mi ne komprenas kial post "por ke" la verbo devas esti en imperativa formo

dari omid17, 18 Februari 2011

Pesan: 22

Bahasa: Esperanto

omid17 (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 12.28.08

Mi ne komprenas la neceso de ĉi tiu regulo. Ekz-e, kial ni ne povas diri:

Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdas nin.

anstataŭ:

Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdu nin.

?

Dankon,

Omido

omid17 (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 13.01.57

Terurĉjo:se vi skribus:
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdOs nin,
mi komprenus viajn dubojn.

Fakte antaŭ ni denove estas mallongigo.

Jen estas plena frazo:
Mi fermis la pordon, dezirante (celante), ke oni ne aŭdu nin.

mi deziras - oni ne aŭdu nin.
mi deziras, ke oni ne aŭdu nin.
por tiu ĉi celo mi fermis la pordon.
mi fermis la pordon por (celo), ke oni ne aŭdu nin.
Dankon, sed laŭ mi, Bedaŭrinde ĉi tio ne solvas la problemon. Mi povas denove demandi ke kial ni ne povas diri:

mi fermis la pordon por (celo), ke oni ne aŭdas nin.

omid17 (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 13.07.25

Efektive mi estas pridemandanta la neceson de "imperativa formo" por ĉi tia frazoj, kaj la kialo ke ni ne povas uzi la normalan prezencan aŭ estontan verbotempon.

T0dd (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 14.18.03

La verbo AŬDAS esprimas ion, kio fakte okazas. Ĝi raportas ke iu efektive aŭdas ion.

La frazo MI FERMIS LA PORDON POR KE ONI NE AŬDU NIN ne esprimas la fakton ke oni ne aŭdas nin; ĝi esprimas la intencon. Tiu intenco postulas la U-formon de la verbo.

MI FERMIS LA PORDON POR KE ONI NE AŬDU NIN (Tamen eble oni aŭdas nin).

Eble vi pli bone komprenos, se vi ne pensas pri la U-formo kvazaŭ simple imperativo. La signifo de tiu finaĵo estas pli larĝa. Ĝi temas pri ĉia intenco, ne nur pri ordonoj.

omid17 (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 14.50.09

Dankon pro viaj respondoj karaj amikoj!

Mi ne sciis ke ĝi ankaŭ povas esprimi deziron. Mi pensis ke -us (la kondiĉa formo) estas sufiĉa por tio:

- Ĉu mia filo povus viziti vin dimanĉe?
- Mi dezirus aĉeti tiujn gantojn.
- Volus kato fiŝojn sed la akvon ĝi timas.
- Ĉu mi povus havi panon?

Mi nun estas scivolanta ĉu ĉi tiu versio ankaŭ havas iun ajn signifaĵojn:

Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdus nin.

[I closed the door so that nobody would want to hear us (?) ]

Mi scias ke ĝi estas simpla sed mi estas malgranda konfuzita!

darkweasel (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 15.17.00

omid17:
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdus nin.

[I closed the door so that nobody would want to hear us (?) ]
Ne, tio tute ne havas sencon, por ke ĉiam postulas -u pro sia signifo.

darkweasel (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 16.38.59

Terurĉjo:
por priskribi ĉiujn regulojn de Esperanto, ekzistas multe da gvidlibroj, inter kiuj la plej famaj estas PAG, PMEG, PIV kaj kelkaj aliaj.
PIV tamen ne priskribas regulojn, sed listigas vortojn.

anibani (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 17.28.47

mi fermis la pordon por (celo), ke oni ne aŭdas nin.

La supra frazo estas korekta, laŭ mi.

Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdOs nin,

ankaŭ, ĉi-tiu frazo estas korekta

kaj

mi fermis pordon por ke oni ne aŭdu nin,

ankaŭ estas korekta.

La tri frazoj ne estas gramatike malkorektaj,

sed estas iom malsameco en la signifojn.

Elektu tiun kiun vi preferas.

anibani (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 17.30.56

Pardonu la 'n' post la vorto 'signifoj'.

laŭ mi esperanto estas por interkompreni.

sudanglo (Tunjukkan profil) 18 Februari 2011 18.21.06

Antaŭ kelkaj tago, mi instalis rulkurtenojn ĉe la grand fenestro en la salono de mia apartamento por ke, se venontjare la vintro estos tiel severa kiel la ĵuspasinta, estos pli agrable varme kiam mi sidos senmove rigardante la televidon dum la longaj vintraj vesperoj.

Tre ofte la u-formo sekvas 'por ke, sed ne ĉiam, mi pensas.

Tamen mi certe dirus 'Fermu la pordon por ke ili ne aŭdu nin. En tiu kazo mia penso estas 'ili ne aŭdu nin'. Sed en la longa frazo supre mia penso estas 'estos pli varme tiel'.

Kembali ke atas