Mi ne komprenas kial post "por ke" la verbo devas esti en imperativa formo
viết bởi omid17, Ngày 18 tháng 2 năm 2011
Tin nhắn: 31
Nội dung: Esperanto
omid17 (Xem thông tin cá nhân) 12:28:08 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdas nin.
anstataŭ:
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdu nin.
?
Dankon,
Omido
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 12:52:06 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdOs nin,
mi komprenus viajn dubojn.
Fakte antaŭ ni denove estas mallongigo.
Jen estas plena frazo:
Mi fermis la pordon, dezirante (celante), ke oni ne aŭdu nin.
mi deziras - oni ne aŭdu nin.
mi deziras, ke oni ne aŭdu nin.
por tiu ĉi celo mi fermis la pordon.
mi fermis la pordon por (celo), ke oni ne aŭdu nin.
Ŝajne, ke pli komprenebla estus la propozocio:
Mi fermis la pordon ke oni ne aŭdu nin.
omid17 (Xem thông tin cá nhân) 13:01:57 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
Terurĉjo:se vi skribus:Dankon, sed laŭ mi, Bedaŭrinde ĉi tio ne solvas la problemon. Mi povas denove demandi ke kial ni ne povas diri:
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdOs nin,
mi komprenus viajn dubojn.
Fakte antaŭ ni denove estas mallongigo.
Jen estas plena frazo:
Mi fermis la pordon, dezirante (celante), ke oni ne aŭdu nin.
mi deziras - oni ne aŭdu nin.
mi deziras, ke oni ne aŭdu nin.
por tiu ĉi celo mi fermis la pordon.
mi fermis la pordon por (celo), ke oni ne aŭdu nin.
mi fermis la pordon por (celo), ke oni ne aŭdas nin.
omid17 (Xem thông tin cá nhân) 13:07:25 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 13:24:38 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
omid17:Mi povas denove demandi ke kial ni ne povas diri"ke" en la propozicio estas superflua, ne necesa.
laŭ Zamengof kaj la reguloj de Esperanto deziron oni esprimas per imperativo: iru, venu, manĝu, aŭdu kaj t.p.
koncernaj frazoj estas: mi deziras, ke oni iru, venu, manĝu, aŭdu kaj t.p.
ĉu vi havas iajn kontraŭdirojn?
se ne, legu plu.
mi deziras, ke oni ne aŭdu nin.
mi deziras, ke oni ne aŭdu nin, kaj tiucele mi fermis pordon.
pro mia deziro, ke oni ne aŭdu nin, mi fermis pordon.
por ke oni ne aŭdu nin, mi fermis pordon.
mi fermis pordon kaj t.p.
omid17:Efektive mi estas pridemandanta la neceson de "imperativa formo" por ĉi tia frazoj, kaj la kialo ke ni ne povas uzi la normalan prezencan aŭ estontan verbotempon.en la rusa lingvo oni uzas kondicionalon post "por ke", kiu interalie estas formo de pasinta tempo.
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 13:29:57 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
T0dd (Xem thông tin cá nhân) 14:18:03 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
La frazo MI FERMIS LA PORDON POR KE ONI NE AŬDU NIN ne esprimas la fakton ke oni ne aŭdas nin; ĝi esprimas la intencon. Tiu intenco postulas la U-formon de la verbo.
MI FERMIS LA PORDON POR KE ONI NE AŬDU NIN (Tamen eble oni aŭdas nin).
Eble vi pli bone komprenos, se vi ne pensas pri la U-formo kvazaŭ simple imperativo. La signifo de tiu finaĵo estas pli larĝa. Ĝi temas pri ĉia intenco, ne nur pri ordonoj.
omid17 (Xem thông tin cá nhân) 14:50:09 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
Mi ne sciis ke ĝi ankaŭ povas esprimi deziron. Mi pensis ke -us (la kondiĉa formo) estas sufiĉa por tio:
- Ĉu mia filo povus viziti vin dimanĉe?
- Mi dezirus aĉeti tiujn gantojn.
- Volus kato fiŝojn sed la akvon ĝi timas.
- Ĉu mi povus havi panon?
Mi nun estas scivolanta ĉu ĉi tiu versio ankaŭ havas iun ajn signifaĵojn:
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdus nin.
[I closed the door so that nobody would want to hear us (?) ]
Mi scias ke ĝi estas simpla sed mi estas malgranda konfuzita!
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:17:00 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
omid17:Ne, tio tute ne havas sencon, por ke ĉiam postulas -u pro sia signifo.
Mi fermis la pordon por ke oni ne aŭdus nin.
[I closed the door so that nobody would want to hear us (?) ]
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 16:12:39 Ngày 18 tháng 2 năm 2011
TIU ĈI ASERTO NE ESTAS VERO!
por priskribi ĉiujn regulojn de Esperanto, ekzistas multe da gvidlibroj, inter kiuj la plej famaj estas PAG, PMEG, PIV kaj kelkaj aliaj.
Do, forgesu formojn de viaj naciaj lingvoj, forĵetu viaj imagojn aŭ konceptojn.
Vidu:
Seppik, leciono 12-84
PMEG