Til indholdet

Al kiu devas aparteni la Kuriloj?

af Fuzzy, 21. feb. 2011

Meddelelser: 58

Sprog: Esperanto

Fuzzy (Vise profilen) 8. mar. 2011 11.55.34

fekaldemokratio:
Fuzzy:Bone, sed kion faru malfreneza estro tiukaze, laŭ vi? Mi demandu pli konkrete: kion faru Rusio, ĉu redonu ĉiujn kvar insulojn?
Mi ne scias, kion li faru ĝuste en ĉi tiu kazo, sed mi scias, kio estu lia ĉefa principo. Kaj tio estu bono de homoj
Do vi ne scias, kion fari. Pri kio do ni disputas?
fekaldemokratio:
Ĉu tio, ke ni ne vivas sur la tero eterne, estas laŭ vi pravigo, ke ni buĉadu unu la alian por iaj stultaj konceptoj?
Mi ne pensas ke la defendo de interesoj de sia popolo kaj siaj idoj estas stulta koncepto. Fakte mi pensas ke tio estas la sola afero por kiu povas fordoni sian vivon ne nur la homo, sed ĉiu vivanta estaĵo. La naturo tielas.
fekaldemokratio:Kaj por kiu ili tion faris? Por LANDO? Por ke "Rusujo" okupu pli grandan spacon sur globusoj? Ne diru al mi, ke ili faris por homoj, ĉar tiujn ili mortigadis. Eble se ili alimaniere uzus siajn vivojn, ili heredigus al vi multe pli belan kaj valoran heredaĵon ol peco da tero, en kiu putras la kadavroj de homoj, kies valoro estis taksata laŭ tio, kiom ili scipovas pligrandigi la teritorion de administracia regiono.
Ĉu vi ne scias ke sub tiu "peco da tero" interalie troviĝas nafto kaj gaso per kiuj hejtiĝas duono de Eŭropo? Ĉu tio estas malbona heredaĵo, laŭ vi? Mi ne pensas tiel, kaj mi sentas min respondeca por transdonado de tio al miaj propraj idoj. Kaj LANDO estas tio kio ne aĉeteblas per mono. Landon prenas tiuj kiuj pretas pagi por ĝi la plej altan prezon -- sian vivon.
fekaldemokratio:Kaj kial vi entute sidas ĉi tie anstataŭ dungiĝi en la armeo? Vi eble povus "pligrandigi la heredaĵon". Kaj se vi devus iun mortigi? Ne gravas, ĉu ne? Tiu ja ĉiukaze ne vivus eterne. Kaj se vi mem mortus? Ne gravas, ĉu ne? Vi ja almenaŭ estus ludinta sian rolon en la glora projekto de transdonado la ideon de milito al la sekvontaj generacioj.
Jes, ĝuste tion mi faros se mia Patrolando endanĝeriĝos.
fekaldemokratio:Vi denove parolas pri landoj. Sed kiam vi komencos vidi kaj respekti homojn? Kiel mi interparolu kun homo, kiu pretus min murdi por la ideo pligrandigi la teritorion de sia ŝtato, kaj kiu konfesas, ke li dankemas al siaj prauloj pro tio, ke ili eble murdadis la miajn.
Se temas pri militoj, do aŭ vi mortigas vian malamikon, aŭ via malamiko mortigas vin. Do jes, mi dankemas al miaj prauloj ke ili ne permesis mortigi sin kaj dank'al tio mi sukcesis naskiĝi.

fekaldemokratio (Vise profilen) 8. mar. 2011 13.20.18

Terurĉjo:mi estas ege kortuŝita de viaj justaj vortoj pri plibonigo kaj pliriĉigo de la mondo kaj precipe pri estimo de homa aŭ ia alia digno. vi tre zorgis pri mia digno, kiam komparis min kun vermo, vi tre zorgis pri mia digno, nominte min kvazaŭa freneza diktatoro, vin tre zorgigas digno de mia ŝtato kaj de ĝia registaro.
Mi ne komparis vin al vermo, sed nur atentigis vin, kaj ja mi deziris tion fari forte, ke por via ŝtato, pri kies konkeroj vi tiom fieras, vi supozeble estas tre malmulte grava. Kaj se vin mem zorgigas via digno, eble vi iomete ŝanĝu viajn prioritatojn. "Digno" de ŝtato kaj registaro, kiu por grundo, nafto kaj potenco murdas kaj sklavigas homojn, estas laŭŝajne nur ia malbona ŝerco.

Miland (Vise profilen) 8. mar. 2011 15.12.50

Fuzzy kaj aliaj rusoj, jen demando: kial ne estigu specialan aranĝon pri la insuloj? Ekzemple, kiu ajn posedas ilin fine (verŝajne vi, krom unu-du el ili), civitanoj de la alia lando havu rajton viziti, labori, loĝi tie. Tiel, ekzemple civitanoj el ambaŭ landoj rajtu emeritiĝi al tiu aŭ ĉi tiu insulo, sub iu ajn registaro, sen ĝeno!

darkweasel (Vise profilen) 8. mar. 2011 15.20.29

Miland:
fekaldemokratio:.. Kaj se vin mem zorgigas via digno..
Ve! Vi forgesis du akuzativojn vice! ploro.gif
Ĉu?

Miland (Vise profilen) 8. mar. 2011 15.30.52

darkweasel:
Miland:
fekaldemokratio:.. Kaj se vin mem zorgigas via digno..
Ve! Vi forgesis du akuzativojn vice! ploro.gif
Ĉu?
Mi supozis ke oni zorgas dignon, ne male. Tamen mi redaktis la mesaĝon por ke nur la serioza parto restu.

fekaldemokratio (Vise profilen) 8. mar. 2011 16.58.15

Fuzzy:Do vi ne scias, kion fari. Pri kio do ni disputas?
Mi ne estas ambasadoro aŭ registarano orientiĝanta bone en tiu nesimpla situacio por scipovi al vi diri, kiel ĝuste nun necesus reagi. Sed mi supozas, ke montri la principon jam estas sufiĉe, konsiderante tion, ke mi mem ĉiukaze ne solvos tiun aferon. Kaj mi pensis, ke ni jam delonge parolas pri io pli ĝenerala ol nur ĉi tiu unuopa konflikto.

Fuzzy:Mi ne pensas ke la defendo de interesoj de sia popolo kaj siaj idoj estas stulta koncepto. Fakte mi pensas ke tio estas la sola afero por kiu povas fordoni sian vivon ne nur la homo, sed ĉiu vivanta estaĵo. La naturo tielas.
Se vi vere dezirus defendi viajn idojn, vi klopodus aranĝi ilian vivon tiel, ke ili povu vivi kontentige kaj bele, kaj ne devu sin enmiksadi en sensencajn militajn konfliktojn. Kredu al mi, ke ili ne bezonas sangozajn oferaĵojn el via aŭ aliula vivo.

Kaj "popolo"? Ĝi nur estas filozofia koncepto konstruita sur malfirmaj fundamentoj. Necesas defendi interesojn de homoj, kiuj valoras kiel unuopaj, dignaj, respektendaj estaĵoj. Se unupoaj homoj estos respektataj, ankaŭ "popoloj" fartos bone, aŭ simple la koncepto de popolo ĉesos tiom gravi kaj esti kialo por batali kaj murdi.

Fuzzy:Ĉu vi ne scias ke sub tiu "peco da tero" interalie troviĝas nafto kaj gaso per kiuj hejtiĝas duono de Eŭropo? Ĉu tio estas malbona heredaĵo, laŭ vi? Mi ne pensas tiel, kaj mi sentas min respondeca por transdonado de tio al miaj propraj idoj.
Aha, do vi pensas, ke por nafto kaj gaso ja indas murdadi kaj esti murdata? Nu jes, ne necesas vin plu demandi, ĉar vi ja konfesas tion klare. Sed mi pensas, ke viaj kaj aliulaj idoj ne vere bezonas por vivi heredaĵon konsistantan el nafto kaj gaso, per kiu hejtiĝas duono de Eŭropo, kaj kiun necesas defendi mortigante kaj mortante. Kredu al mi, ke por bona vivado tio vere ne necesas. Mi pensas, ke ili pli bezonus, ke ili vivu en tia mondo, en kiu iliaj vivoj estas respektataj, kaj kie ili ne devas timi, ke ili povas perei, se iu ekscios, ke ili akcidente loĝas sur gaso kaj nafto.

Fuzzy:Kaj LANDO estas tio kio ne aĉeteblas per mono. Landon prenas tiuj kiuj pretas pagi por ĝi la plej altan prezon -- sian vivon
Ja vi ĉiuj ardaj patriotoj ŝatas paroli pri la glora fordonado sian vivon kaj pagado prezon por la Patrolando. Sed vi bone scias, ke vi ne nur mortas, sed precipe mortigas por atingi siajn celojn. Tamen vi hontemas paroli pri "mortigado por Patrujo", ĉar ja eĉ vi posedas konsciencon, kaj devas vin trompi pri la reala naturo de tio, kion vi subtenas, ĉar alikaze vi mem devus komenci tion abomeni.

Sed almenaŭ vi reskribu vian frazon sincere. Ĝi tiam sonus tiel:

"Kaj LANDO estas tio, kio ne aĉeteblas per mono. Landon prenas tiuj, kiuj pretas forpreni de aliaj la plej grandan prezon - ilian vivon."

Tiel, mi pensas, ĝi estas pli sencohava, ĉar ja ne povas preni landon tiu, kiu unue mem mortis..

fekaldemokratio (Vise profilen) 8. mar. 2011 16.58.35

...Kaj do jen - tian moralecon vi konfesas? Ne gravas, ke vi mortigis 78 homojn? Ne gravas, ke vi suferigis plurajn aliajn? Gravas, ke vi akiris pecon da lando, kaj enkapigis al viaj idoj, ke ankaŭ ili devos estonte mortigadi kaj mortadi nur por teni ĝin ĉe iu homgrupo? Tia eterna milito estas laŭ vi la celo, al kiu la homaro devas strebi?

Fuzzy:
fekaldemokratio:Kaj kial vi entute sidas ĉi tie anstataŭ dungiĝi en la armeo? Vi eble povus "pligrandigi la heredaĵon". Kaj se vi devus iun mortigi? Ne gravas, ĉu ne? Tiu ja ĉiukaze ne vivus eterne. Kaj se vi mem mortus? Ne gravas, ĉu ne? Vi ja almenaŭ estus ludinta sian rolon en la glora projekto de transdonado la ideon de milito al la sekvontaj generacioj.
Jes, ĝuste tion mi faros se mia Patrolando endanĝeriĝos.
Kio estas via Patrolando? Ĉu la tuta rusa ŝtato? Eĉ tiuj regionoj, kiujn via patro neniam ekvidis? Ankaŭ Kuriloj? Kaj ĉu vere zorgado pri sekureco de tiuj "patrolandoj" estas aldonado sian parton al okazanta sur ĝiaj terenoj interbuĉado de diversaj homgrupoj? Ĉu en la 19 jarcento vi irus murdi, ni diru, finnojn dezirantajn sendependiĝi, ĉar vi tion komprenus "endanĝerigo de via patrolando"? Vi murdus kaj mortus nur por interesoj de sekva fia ŝtato, kaj ne de ia "via patrolando".

Fuzzy:Se temas pri militoj, do aŭ vi mortigas vian malamikon, aŭ via malamiko mortigas vin. Do jes, mi dankemas al miaj prauloj ke ili ne permesis mortigi sin kaj dank'al tio mi sukcesis naskiĝi.
Nu jes, sed tio nur estas historia paradokso, laŭ kiu ni povus esti dankemaj al ĉiu ajn bandito, kiu vivis antaŭ nia naskiĝo, ĉar eble se li estus aginta alimaniere, la estinteco estus tute alia, kaj ni povus neniam naskiĝinti.

Sed mi pensas, ke tio ne estas kialo, ke ni mem ankaŭ agu bandite.

fekaldemokratio (Vise profilen) 8. mar. 2011 17.02.22

Terurĉjo:
fekaldemokratio:"Digno" de ŝtato kaj registaro, kiu por grundo, nafto kaj potenco murdas kaj sklavigas homojn, estas laŭŝajne nur ia malbona ŝerco.
Ŝajne, vi konfuzis Rusujon kaj Usonon. Ĉeĉenio estas nia enlanda afero, kaj tie pri grundo kaj nafto ne temis. Sed nome sklavigo floradis.

PS: ankaŭ Kaliningrada provinco ne estas redonebla.
Mi ne parolis ekskluzive pri Rusujo, sed entute pri tio, kiel agas ŝtatoj. Dignon meritas homoj, kaj ne registaroj kaj ŝtatoj, kiuj estas iloj de opreso kaj malbono.

fekaldemokratio (Vise profilen) 8. mar. 2011 18.11.28

Fuzzy:fekaldemokratio, do vi agnoskas konkuradon inter homoj kaj inter ŝtatoj, sed ne perfortan. Bone, neniu povas kontraŭi tion, kvankam iam malfacile estas diri ĉu io estas perforto aŭ ne.
Ekzemple, se iuj multe pli riĉaj alilandanoj libere aĉetas fabrikojn de via lando kaj poste simple fermas ilin por neniigi la konkurantojn, kaj tiamaniere senpanigas viajn samlandanojn -- ĉu tio jam estas perforto? Ĉu la ŝtato devas protekti siajn civitanojn de tio? Kaj ĉu tiu protekto jam ne estus perforto?
Tio, ke foje malfacilas diri, kio ankoraŭ ne estas perforto, aŭ estas iomgrada "perforto", sed akceptebla en la homa konkurado, kaj kio jam ne akcepteblas, ne signifas, ke ni rezignu pri la koncepto de perforto entute, kaj permesu al ĉio ajn. Al ĉiuj devus laŭ mi esti klare, ke armila atako, fizika perforto, minacado kaj malrespektado ies vivon por forpreni ion de li - ne apartenas al laŭdindaj kaj akcepteblaj formoj de la homa konkurado.

fekaldemokratio (Vise profilen) 8. mar. 2011 18.11.50

Fuzzy:kion fari kiam unu ŝtato decidas ebligi al siaj civitanoj progreson per invado de teritorioj de alia ŝtato? Mi tre volas ekvidi la decidon, montru ĝin!
Kaj laŭ vi tio estas akceptebla vojo por ebligi "progreson"? Mi jam tute perdas emon por diskuti kontraŭ tiaspecaj produktaĵoj de via menso. Kaj mi nur deziras al vi, ke vi ne fariĝu viktimo de iu ulo, kiu decidos ebligi "progreson" al si mem aŭ al sia familio per ataki vian hejmon, forrabi viajn riĉaĵojn, kaj fortranĉi vian kapon. Sed eble tiam vi konsciiĝus pri kiaj stultaĵegoj vi parolis. Ne estas progreso sen morala progreso. Simple tio.

Tilbage til start