Ir ao conteúdo

EU-linvo?

de adocaz, 2 de março de 2011

Mensagens: 48

Idioma: Esperanto

Eddycgn (Mostrar o perfil) 5 de março de 2011 18:35:07

Dum la lastaj jaroj oni diskutis pri la oficialaj lingvoj por patentoj en la Eŭropa Unio. Oni proponis la anglan la francan kaj la germanan.

Tro da lingvoj por aŭtentikigi patentojn ne estas bone, ĉar ĝi kaŭzus tro da procesoj fare de la interpretado.

Italio kaj Hispanio volis ke ankaŭ liaj lingvoj estu akceptitaj, sed la komisiono rifuzis la proponon.

Nun estas tri lingvoj kiuj havas pli da rajtojn ol la aliaj.

Mi kredas ke esperanto havus nenion ŝancon.

ploro.gif

maratonisto (Mostrar o perfil) 12 de março de 2011 11:14:26

Eddycgn:Nun estas tri lingvoj kiuj havas pli da rajtojn ol la aliaj.
Tiuj tri lingvoj estas jam "pli egalrajtaj" ol aliaj. Tio ĉi montras sendube, ke la nuna politiko de egalrajteco de eŭropaj lingvoj estas nerealigebla.
Min surprizas, ke oni forigis la hispanan lingvon. Laŭ mia scio la hispana estas la tria lingvo en mondo laŭ kvanto de parolantoj.

Paulinho (Mostrar o perfil) 12 de março de 2011 11:45:35

Oni sciias fidinde iom da historio de Eŭropo. Dum miljaroj eŭropa popoloj militis unu kontraŭ la aliaj. Sed freŝdate Eŭropanoj komencis esti malpli militemaj. (Lasta Eŭropa milito estis en Serbio, ĉu pravas?). Pro tio mi miras EU-n. Ekzemple Francio, Anglujo kaj Germanio aliancitaj estas vera miraklo. Mi pensas ke se ĉiuj tiuj popoloj forlasus (por la EU-a aferoj) sian propran lingvon kaj adoptus la Esperantan... Kioma da facileco por ĉiuj. Hum.... Tio jam estus tro da miraklo...

darkweasel (Mostrar o perfil) 12 de março de 2011 12:22:52

maratonisto:
Min surprizas, ke oni forigis la hispanan lingvon. Laŭ mia scio la hispana estas la tria lingvo en mondo laŭ kvanto de parolantoj.
Jes, tutmonde, sed ne en Eŭropo - kaj por eŭropuniaj patentoj kompreneble gravas la parolantnombro en Eŭropo.

Buggi (Mostrar o perfil) 22 de abril de 2011 00:49:14

Ĉar la demando estas pri devoj, kaj ne realaĵoj, mi jesis. Nur ĉar tio.

Mi opinias ke estas tre malverŝaje por esperanto oficialiĝi baldaŭ; la anglaj kaj ĉiniaj lingvoj estas tiel ĉefaj pro siaj landoj.

Postsende: ploro.gif

zan (Mostrar o perfil) 22 de abril de 2011 09:14:56

Kiam oni konsideras pri la mondo, oni elektu aŭ la anglan aŭ la ĉinan. Sed kiam temas pri EU, kial eŭropanoj ne elektas esperanton? En EU ne troviĝas la unusola plej potenca lando, al kiu la aliaj devas obei. Do ŝajnas al mi, ke Esperanto estas plej taŭga lingvo por EU.

Mi scivolas, kial eŭropaj ne-esperantistoj malŝatas Esperanton.

sudanglo (Mostrar o perfil) 22 de abril de 2011 11:02:17

Oni ne atendu tro de la politikistoj. Foje ili pioniras la vojon, sed ofte ili nur sekvas la opinion de la publiko.

Por ke Esperanto havu ŝancon, necesas multe pli da parolantoj. Kiam ni nombros inter la dekoj da milionoj, tiam oni traktos la lingvon pli serioze.

Do la praktika devo de ĉiu Esperantisto estas persvadi iun alian ankaŭ lerni la lingvon.

Tamen mi ne kontraŭus kampanjon por la enkonduko de Esperanto en la lernejojn, surbaze eble de edukaj argumentoj. Tiam post unu generacio ni havus la bezonatan nombron de parolantoj por influi sur oficialigon de la lingvo.

Korsivo (Mostrar o perfil) 22 de abril de 2011 14:29:35

adocaz:Ĉu devos esperanto unu oficiala EU-lingvo fariĝi?

Donas via opinio!
Jes. Mi pensas ke ĝi estus tre senca se E-o fariĝus lingvon de internacia politiko, por redukti, aŭ tute elimini, la problemojn kaj la elspezojn relativajn al tradukojn. Sendube la unua paso estus ke la organizoj kiel UN eldonu tial oficialan lingvon, kaj poste, kiel fina celo, ili tenu ĝin kiel lingvfrankao. Kvankvan, kiel ni ciuj scias, efektive kaj reale, ĉi tio estas malverŝaine baldaŭ okazi, malgraŭ fakton ke iom da politikan premon povus helpi procecon. Mi certe konsentas ke ĉiujn lingvoj havu samajn rajtojn, kaj iu kiu estas flue esperante devus havi rajton uzi ĝin en la tutaj politikaj kuntekstoj, same, en egala bazo, kiel parolantoj de tutaj aliaj lingvoj uzitaj en tial organizoj. Sed mi ankaŭ konsentas kun Sudanglo ke antaŭ E-o estos pli serioze konsiderita, ni bezonas almenaŭ 10 milionojn da fluajn parolantojn. Alia gravaĵo, laŭ mi, estas fakto ke E-o estas kaj ĉiam estos pace, tolereme, inernacia amikece ktp kunigita: kaj por multaj de la ĉefaj tutmonde politikaj fortoj, kiel vi certe rimarkis, ĉi tie estas apenaŭ grava aŭ tute rekte kontraŭ ilia interesoj. Dume, konsiderindaj estas la landoj kun "malpli fortaj lingvojn", kiu laŭ mi kvalificas por lingvkostoj kompensado: Britujo, Francio kaj Germanio certe ne trafas grandajn kostojn kiel ekzemple Romanio, relative. Mia streĉo por lerni E-ton kaj fariĝi min flua estas mia kontribucio. Ni faru ĝin por la espero kaj por la amuzo. Mojose. Sed por komenco, estus tre bone vidi unu tago loborojn, kie E-o estas kutime uzita kaj bezonata.

josephdavid86 (Mostrar o perfil) 23 de abril de 2011 02:08:52

Evidente ĝi bonas se ajna granda interŝtata organizaĵo agnoskas Esperanton, ĉu ne? rido.gif

maratonisto (Mostrar o perfil) 24 de abril de 2011 19:47:59

sudanglo:Por ke Esperanto havu ŝancon, necesas multe pli da parolantoj. Kiam ni nombros inter la dekoj da milionoj, tiam oni traktos la lingvon pli serioze.
Mi konsentas. La rezisto kontraŭ Esperanto estas unue manko de instruado. En neniu lando la lernantoj de bazaj kaj mezaj lernejoj povas elekti Esperanton kiel plenrajtan fremdlingvon.

De volta à parte superior