目次へ

Kiel vi pruvus ke ..

sudanglo,2011年3月10日の

メッセージ: 125

言語: Esperanto

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年5月4日 9:13:28

Sed mi tute ne rekonus vian rajton estas alparolata bazlingve (kiel vi diris). De kie venas tiu rajto?

Eble vi ne agnoskas la taŭgecon de Esperanto por esti uzata por komercaj kontraktoj, scienca referaĵoj kaj ĉiu alia serioza uzo.

Tute hazarde mi malfermas mian ekzempleron de NPIV por vidi kiom da vortoj utilaj ne estas Fundamentaj (nek en oficialaj aldonoj).

Mi citis hazarde - radiuso, radono, rajpi, raguo, rajono, rako, rakedo, ralio, rankoro, raŝo, razio.

Bv indiki al mi kiel vi esprimus tiajn ideojn baz-radikare.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年5月4日 10:14:29

Ekzemple, laŭ lernu-a eo-eo vortaro rako estas stablo por fojno. Do "fojnostablo" devas konveni. Ĉu vere tio estas la signifo, kiun vi celis?

Mi supozas, ke tio estas la ujo por elektonikaj cirkvitoj, kiel indikas la eo-english vortaro.

Kompreneble, la fakuloj bezonas specialan lingvaĵon por precize paroli pri la aferoj de sia fako. Sed por tio bezonatas nur aldonaj leksikonoj, kies vortojn la nefakuloj nek bezonas nek estu supozataj koni.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年5月4日 10:16:09

Terurĉjo:
+100500

oni prefere uzu fundamentan esperanton, simplan, klaran kaj tute kompreneblan
Tamen ne tro simpligitan okulumo.gif : kion signifas tiun nombron?

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年5月5日 9:04:47

Altebrilas, en kiu senco 'toast-rako' aŭ 'tenis-rakedo' estas fakaj vortoj?

Ho, mi ĵus rimarkis ke Fundamentaj Esperantistoj ne rajtas feki, fiki, aŭ pisi.

La Fundamento (aŭ la oficialaj aldonoj) rajtigas al vi abstini, sed ne konstipiĝi.

Ĝuu la vivon.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年5月5日 23:15:17

rako ne estas rekte tradukebla en la franca. Povas esti:
1. grille
2. étagère
3. casier
4. râtelier
5. porte-bagages
6. chevalet
7. claie
8. supplice
9. ruine
10. bac à légumes

Slangaj vortoj estas ofte uzataj en iuj medioj, sed certe ne uzindaj en tuja komunikado kun eksterlandanoj...

先頭にもどる