Beiträge: 125
Sprache: Esperanto
Altebrilas (Profil anzeigen) 16. März 2011 13:17:17
la diskuto tre vigle memorigis min pri la plej malbelaj movadaj tagojNe troiĝu: la Ido krizo estis multe pli grava, ĉar tiam la movado estis ekdividata. Debatoj ebligas homoj konfronti siajn ideojn antataŭ agi unuj kontraŭ la aliaj.
La rolo de regulo kaj uzo en esperanto estas fundamenta demando, kaj niaj samideanoj bezonas klaraj respondoj por harmonie evoluigi la lingvon.

La fina venko postulis (kaj daŭre postulas) iom pli da tempo ol antaŭvidite. Intertempe esperanto akiris la ecojn de natura lingvo, kaj estas kompreneble, ke iuj samideanoj deziras, ke oni zorgu ke ĝi ne akiru samtempe la malkvalitojn de naciaj lingvoj.
sudanglo (Profil anzeigen) 16. März 2011 13:38:29
Persone, mi emas al la enklasigo kiun faris NPIV pri 'matenmanĝi'.
SED unu frazo kiun mi vidis 'Mi vidas (de makulaĵoj sur la kravato ekz.) kion vi matenmanĝis ĉi-matene', persvadis min ke foje, eble, oni povas uzi la akuzativon kun matenmanĝi.
Kompreneble ĉu la verbo povus esti uzata en la pasivo estas alia afero.
Diskuto pri tiaj aferoj povas ankaŭ havi pedagogian valoron - riveli la naturon de la vortkonstruo en Esperanto, stimuli la pri-esploron de aliaj kunmetaĵoj en Esperanto en la serĉado de analogaj ekzemploj, ktp
T0dd (Profil anzeigen) 16. März 2011 13:40:03
Terurĉjo:Ne ĉiuj!
pli ol jarcenta lingvouzado montris kaj pruvis, ke menciata verbo estas netransitiva, kaj tio estas fiksita en ĉiuj vortaroj de la lingvo...
Miland (Profil anzeigen) 16. März 2011 17:59:26
Terurĉjo:en kiu nacia lingvo matenmanĝi efektive estas maten-manĝi?Nek la angla!
en la rusa ne!
darkweasel (Profil anzeigen) 16. März 2011 18:39:20
La germana tamen ja uzas tute logike kunmetitajn formojn por "tagmanĝi" kaj "vespermanĝi": mittagessen (mez-tag-manĝi) kaj abendessen (vesper-manĝi).
Interese, en la germana mi ja uzus rektan objekton kun frühstücken, sed por fari tion ĉe mittagessen kaj abendessen, mi ŝanĝus la verbojn al zu Mittag/Abend essen (manĝi je tagmezo/vespero), tiam ankaŭ tio estas senproblema.
Miland (Profil anzeigen) 16. März 2011 20:21:48
darkweasel (Profil anzeigen) 16. März 2011 21:27:16
Miland:Ĉu vere en la germana oni rajtas diri mi fruhŝtukis ovojn?Al mi la frazo ich habe Eier gefrühstückt sonas tute normala kaj ĝusta.
Miland (Profil anzeigen) 16. März 2011 22:16:09
darkweasel:Al mi la frazo ich habe Eier gefrühstückt sonas tute normala kaj ĝusta.Bone, jen demando. Ĉu germanaj vortaroj klasifikas verbojn kiel transitivan aŭ netransitivan, kaj se jes, kiel ili klasifikas frühstücken?
darkweasel (Profil anzeigen) 17. März 2011 06:02:42
Miland:Ĉu germanaj vortaroj klasifikas verbojn kiel transitivan aŭ netransitivanTiuj, kiujn mi konas, ne.
Altebrilas (Profil anzeigen) 18. März 2011 00:02:55
kial hospitalo estas malsanulejo? ĝi devas esti sanigejo.Mi tute konsentas pri tio, ke hospitalo devas esti sanigejo kaj ne nur malsanulejo.
Sed ĉu "hospitalo" devas esti "sanigejo" aŭ "malsanulejo"? tio dependas de la epoko, aŭ de la lando.
La lingvo evoluas, la hospitaloj ankaŭ (feliĉe!)
