Poruke: 72
Jezik: Esperanto
Titmouse (Prikaz profila) 11. ožujka 2011. 08:49:38
Raporto per Angla
(Pardonu, mia Esperanto estas ankoraŭ malbona. Mi estas komenĉanto.)
Altebrilas (Prikaz profila) 12. ožujka 2011. 11:25:09
Karaj amikoj, HORI Jasuo
Mi dankas al vi pro via zorgo kaj kondolenco.
Mi fartas bonorde. Mi revenis el Nepalo la 10an de marto. Se mi revenus unu tagon poste, ni restus ankorau en la flughaveno Narita. Mi ĵus telefonis al kelkaj esperantistoj en Norda Regiono, sed mi ne povis kontakti ilin. Telefono ne funkciis.
Kiam venis la tertremo posttagmeze de la 11a, mi estis en la najbara poŝtoficejo. La skuoj estis tre grandaj kaj longdauraj kiel ni estus sur la ondego. Estis kelkaj homoj tie, kaj ĉiuj estis teruritaj, kaj mi kaŝis min sub la tablon. Aliaj nur staris tie. Mi iris al mia patrino, kiu loĝas najbare. Ŝi fartis bone. Kiam la tertremo okazis, ŝi apogis sin, tenante la pordon. Kelkaj bildoj sur la muro kliniĝis, sed estis neniu damaĝo plu. Mi revenis hejmen. Mia edzino fartis bone. Sed Zamenhof kaj aliaj pupoj suferis. Ili falis kiel [videblus, se oni povus aperigi fotojn en lernu!] en la kunligita foto. Gaso haltis aŭtomate, do mi refunkciigis ĝin.
Mi rigardadis televidon. Grandaj ondoj de cunamo atakis diversajn urbojn. Laŭ la hodiaŭa televido kelkaj urboj en norda parto de Japanio nomata Toohoku estis tute detruitaj kvazaŭ Hirosimo kaj Nagasaki post la atombombo. Nur grandaj betonaj konstruaĵoj restas, sed aliaj lignaj konstruaĵoj, nome domoj de ordinaraj homoj, tute malaperis. Ĉiuj memoroj de ilia vivo malaperis kun la malaperintaj domoj.
Laŭ la televido pli ol 1000 homoj mortis aŭ malaperis. Mi antaŭvidas, ke la nombro de mortintoj atingos pli ol 2000, ĉar ankorau ne venas informoj pri malgrandaj havenvilaĝoj kaj montaraj vilaĝoj. La karaktero de tiu ĉi tertremo estas, ke ĝi estis tiel granda, ke ĝi damaĝis ne nur unu gubernion sed la tutan nordan regionon kaj eĉ foran gubernion kiel Tokio. Tial oni ne povas helpi kune.
Japanio jam suferis de pli ol dek jaroj pro ekonomia stagnado. En la 1980-aj jaroj ĝi prosperis multe, eĉ superinte Usonon, sed nenio dauras eterne. Eĉ Romo falis. Mi sentas la falon de Japanio kiel realo.
Ho, mi nun sentas malgrandan tertremon. Nokte mi sentis 3 relative grandajn tertremojn, kaj matene mi jam sentis kelkajn malgrandajn. Tiamaniere sinsekvas grandetaj kaj malgrandaj tertremoj, kaj oni avertas, ke povos okazi grandaj tertremoj denove, do oni alarmas nin pri aliaj cunamo.
karasutengu (Prikaz profila) 13. ožujka 2011. 13:00:03
Mi salutas kiel japano vin .
Mi pli ol for loĝas en mezo de sismo.
Mi bone fartas.
qwertz (Prikaz profila) 13. ožujka 2011. 14:15:45
Altebrilas (Prikaz profila) 13. ožujka 2011. 14:54:39
La dua Raporto pri la tertremo en Japanio===> daŭrigota
La 12an de marto
Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.”
Altebrilas (Prikaz profila) 13. ožujka 2011. 14:56:07
Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke la kovrila domego de la centralo estis detruita kaj ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo. Laŭ la novaĵo je la 21a, 1,1 milionoj de familioj ne ricevis elektron. En multaj lokoj gas-servo kaj akvo-livero haltis. En multaj rifuĝejoj viktimoj vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj, akvo, varmo, kovriloj. Oni ne povas atingi tiujn pro la damaĝoj kaj blokaĵoj de vojoj.
Jam baldaŭ estos meznokto. Mi finis vespermanĝon, banadon kaj estas preta enlitiĝi, sed mi ne povos endormiĝi trankvile, ĉar mi havas peksenton pro mia normala vivo. Mi finos la dua-tagan raporton.
AnFu (Prikaz profila) 14. ožujka 2011. 01:46:00
zan (Prikaz profila) 14. ožujka 2011. 13:44:02
Mi devas ŝpari la elektron, ĉar detruiĝis la atomcentraloj. Mi lasu mian komputilon. Por mi pli gravas la vivo ol Esperanto.
darkweasel (Prikaz profila) 14. ožujka 2011. 16:10:10
Japanujo estas sufiĉe montoriĉa lando ke ĝi povus produkti energion el akvo, ĉu ne? Almenaŭ Aŭstrujo sukcesas sen eĉ unu ŝaltita nuklea centralo.
Miajn plej bonajn dezirojn kaj kondolencojn al la japanoj.
Altebrilas (Prikaz profila) 14. ožujka 2011. 16:52:38
zan:S-ro Hori estas plej fama japana esperantisto. Sed mi ne scias kie li loĝas. Mi supozas, ke li loĝas en okcidenta parto de Japanio. Mi loĝas en orienta parto. Tre serioze mi sentas. Precipe pri la nuklea akcidento. Niaj fakuloj laboras por ke ne okazu la plej terura sekvo. Sed al tio necesas plej severa peno.Ni komprenas, ke vi ne povas tiel bone komuniki kiel kutime. Eble vi povos diri plie, se ne estas tro penige, pli malfrue pri viaj travivaĵoj. Ni ĉiutage pensas pri japanoj.
Mi devas ŝpari la elektron, ĉar detruiĝis la atomcentraloj. Mi lasu mian komputilon. Por mi pli gravas la vivo ol Esperanto.