المشاركات: 14
لغة: Esperanto
HaleBopp (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 12:23:38 م
Mi nomiĝas Alain. Mi estas franca komencanto. Estas mi unua mesaĝo ĉi-tie. Pardonu miajn erarojn.
Mi volas scii kiu frazo estas korekta :
1- Esperanto estas pli malfacila ol mi pensis.
aŭ
2- Esperanto estas pli malfacila ol kion mi pensis.
aŭ
3- Esperanto estas pli malfacila ol tio kion mi pensis.
Ankaŭ :
4- Mi faras kion mi volas.
aŭ
5- Mi faras tion kion mi volas.
Dankon!

Rogir (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 1:26:17 م
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 1:50:32 م
Sxak (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 2:07:03 م
darkweasel:Laŭ mi ĉiuj viaj frazoj ĝustas.Mi konsentas
HaleBopp (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 3:37:47 م
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 4:17:27 م
HaleBopp:Tiukaze, kiu frazo ŝajnas al vi la plej bona aŭ la plej uzita?Mi mem dirus la frazojn 1 kaj 4.
jchthys (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2011 6:19:22 م
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 22 مارس، 2011 9:21:57 ص
Vi eĉ povus diri 'Esperanto pli mafacilas ol oni ĝenerale supozas'.
La facileco de Esperanto estas relativa.
Komence, oni faras multe pli da progreso ol oni farus en la sama tempo lernante nacian lingvon. Tion neniu povas nei.
Sed la atingo de vere bona stilo, de preciza kaj esprim-riĉa mastrado, de la lingvo, tamen postulas iom da laboro.
La granda diferenco inter la lernado de Esperanto kompare kun la lernado de la naciaj lingvcoj troviĝas en tio, ke fariĝinte 'sperta' Esperantisto oni sentas ke oni posedas la lingvon - iel kiel denaskaj parolantoj de naciaj lingvoj posedas siajn proprajn lingvojn.
Do, kvankam ni havas en Esperantujo malmultajn verajn denaskajn parolantojn, tamen la plej spertaj Esperantistoj rilatas al lingvo kvazaŭ ĝi estus denaska por ili.
Oni ne povas emfazi sufiĉe, ke la lernado de fremda nacia lingvo en plenkreskula aĝo tion permesas al tre malmultaj homoj.
HaleBopp (عرض الملف الشخصي) 22 مارس، 2011 12:16:14 م
Chainy (عرض الملف الشخصي) 22 مارس، 2011 7:25:05 م
HaleBopp:Dankon por viaj respondoj. Se ĉiuj tiuj frazoj estas ĝustaj, mi elektos la plej simplajn, 1 kaj 4. Laŭ mi, ili estas ankaŭ la plej logikaj.Mi konsentas, ke ĉiuj tiuj frazoj eblas. Sed vi faris bonan elekton, laŭ mi.