前往目錄

Demando pri la pronomo "kio"

貼文者: HaleBopp, 2011年3月21日

訊息: 16

語言: Esperanto

HaleBopp (顯示個人資料) 2011年3月21日下午12:23:38

Saluton !
Mi nomiĝas Alain. Mi estas franca komencanto. Estas mi unua mesaĝo ĉi-tie. Pardonu miajn erarojn.

Mi volas scii kiu frazo estas korekta :

1- Esperanto estas pli malfacila ol mi pensis.

2- Esperanto estas pli malfacila ol kion mi pensis.

3- Esperanto estas pli malfacila ol tio kion mi pensis.

Ankaŭ :
4- Mi faras kion mi volas.

5- Mi faras tion kion mi volas.

Dankon! rideto.gif

Rogir (顯示個人資料) 2011年3月21日下午1:26:17

1 kaj 5 estas ĝustaj.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月21日下午1:50:32

Laŭ mi ĉiuj viaj frazoj ĝustas.

Sxak (顯示個人資料) 2011年3月21日下午2:07:03

darkweasel:Laŭ mi ĉiuj viaj frazoj ĝustas.
Mi konsentas

HaleBopp (顯示個人資料) 2011年3月21日下午3:37:47

Tiukaze, kiu frazo ŝajnas al vi la plej bona aŭ la plej uzita?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月21日下午4:17:27

HaleBopp:Tiukaze, kiu frazo ŝajnas al vi la plej bona aŭ la plej uzita?
Mi mem dirus la frazojn 1 kaj 4.

jchthys (顯示個人資料) 2011年3月21日下午6:19:22

Mi, 1 kaj 5, kvankam mi uzus komon antaŭ "kion".

sudanglo (顯示個人資料) 2011年3月22日上午9:21:57

Esperanto ne malofte permesas plurajn fraz-strukturojn por esprimi la saman penson.

Vi eĉ povus diri 'Esperanto pli mafacilas ol oni ĝenerale supozas'.

La facileco de Esperanto estas relativa.

Komence, oni faras multe pli da progreso ol oni farus en la sama tempo lernante nacian lingvon. Tion neniu povas nei.

Sed la atingo de vere bona stilo, de preciza kaj esprim-riĉa mastrado, de la lingvo, tamen postulas iom da laboro.

La granda diferenco inter la lernado de Esperanto kompare kun la lernado de la naciaj lingvcoj troviĝas en tio, ke fariĝinte 'sperta' Esperantisto oni sentas ke oni posedas la lingvon - iel kiel denaskaj parolantoj de naciaj lingvoj posedas siajn proprajn lingvojn.

Do, kvankam ni havas en Esperantujo malmultajn verajn denaskajn parolantojn, tamen la plej spertaj Esperantistoj rilatas al lingvo kvazaŭ ĝi estus denaska por ili.

Oni ne povas emfazi sufiĉe, ke la lernado de fremda nacia lingvo en plenkreskula aĝo tion permesas al tre malmultaj homoj.

HaleBopp (顯示個人資料) 2011年3月22日下午12:16:14

Dankon por viaj respondoj. Se ĉiuj tiuj frazoj estas ĝustaj, mi elektos la plej simplajn, 1 kaj 4. Laŭ mi, ili estas ankaŭ la plej logikaj.

Chainy (顯示個人資料) 2011年3月22日下午7:25:05

HaleBopp:Dankon por viaj respondoj. Se ĉiuj tiuj frazoj estas ĝustaj, mi elektos la plej simplajn, 1 kaj 4. Laŭ mi, ili estas ankaŭ la plej logikaj.
Mi konsentas, ke ĉiuj tiuj frazoj eblas. Sed vi faris bonan elekton, laŭ mi.

回到上端