Więcej

Olda: Maljuna? Malnova?

od 黄鸡蛋, 25 marca 2011

Wpisy: 9

Język: Esperanto

黄鸡蛋 (Pokaż profil) 25 marca 2011, 10:36:37

Ŝajnas ke vorto "olda" nepre havas la signifon "maljuna", tamen:
Ĉu la vorto "olda" havas la signifon "malnova", aŭ ĉu ĝi havas nur la signifon "maljuna"?

Continuum (Pokaż profil) 25 marca 2011, 10:41:52

Laŭ mi, olda = maljuna

"Malnova" estas plivole por aĵoj. okulumo.gif

黄鸡蛋 (Pokaż profil) 25 marca 2011, 10:47:42

Continuum:Laŭ mi, olda = maljuna

"Malnova" estas plivole por aĵoj. okulumo.gif
Mi certe scias kiel distingi "maljuna" kaj "malnova", sed mi ne scias ĉu "olda" havas nur la unuan signifon, aŭ ambaŭ.

Continuum (Pokaż profil) 25 marca 2011, 10:52:38

Jes, la vorto "olda" konvenas ambaŭ por personoj kaj aĵoj.

sudanglo (Pokaż profil) 25 marca 2011, 11:49:16

Tamen, NPIV nur donas 'maljuna'.

REVO donas ankaŭ 'olda' por aĵo, la citaĵo estas el traduko de ĉina? verko far ĉino?.

Sed ne estas klare, legante la citaĵon, ĉu la senco de 'la olda gepatra domo' estas ke la domo estis antikva aŭ ĉu la domo estis la domo en kiuj la gepatroj antaŭe vivis.

Mi rimarkis ke la franca traduko estas 'ancien', kiu ne nur signifas malfreŝa/eluzita.

En la angla, el kiu lingvo la vorta 'olda estas tirita, la vorto 'old' povas signifi malnova en pli ol unu senco (same kiel 'malnova').

Kutime, tiaj vortoj kiuj ŝajnas esti ekvivalentoj de 'mal' vortoj estas nuance distingitaj de la mal-vorto.

Cetere 'olda' estas malofta vorto.

sudanglo (Pokaż profil) 25 marca 2011, 12:36:41

Kion signifas la frazo 'li estas unu el miaj plej oldaj amikoj'?

Rogir (Pokaż profil) 25 marca 2011, 15:35:54

Simple ne uzu la vorton por eviti tian malklarecon, kaj avertu aliajn, kiam ili uzas la vorton.

Terurĉjo (Pokaż profil) 25 marca 2011, 15:55:10

tamen la vorto estas kaj uziĝas pri aĝo. do, maljuna, ne malnova. oldulo estas maljunulo.

Ondo (Pokaż profil) 28 marca 2011, 15:09:32

"Olda" povas signifi kaj "maljuna" kaj "malnova". Tion vi povas konstati ekz. en Reta Vortaro kaj en la Tekstaro de Esperanto. En PIV ĝi estas difinita nur kiel "maljuna". La vorto estas malutila elpensaĵo, kaj iu bedaŭrinde enmetis ĝin eĉ en la vortaron de Lernu, sen plia klarigo. Oni eble povas opinii, ke vortaro enhavu ankaŭ tiajn vortojn, sed enmeti ilin sen ia averto pri speciala stilo aŭ pri malofteco estas nepardoneble.

Se oni bezonas alian vorton por maljuna, eblas diri ekz. "aĝa" aŭ "grandaĝa" anstataŭ la dubsenca "olda".

Wróć do góry