前往目錄

Frazoj

貼文者: 3rdblade, 2011年3月31日

訊息: 17

語言: Esperanto

3rdblade (顯示個人資料) 2011年3月31日上午5:57:49

Ĉu vi min povas helpi? Kiu, (se iu!) de la sekvantaj frazoj ĝustas, kaj kiu estas la plej bona? Mi intencas ke la signifo de ĉiu frazo estas sama.

Mi legis libron, kiu havis 128 paĝojn.

Mi legis 128-pagajn libron.

La libro kiu mi legis havis 128 paĝojn.

Mi legis libron de 128 pagoj.

Arvorie (顯示個人資料) 2011年3月31日上午6:52:46

3rdblade:Ĉu vi min povas helpi? Kiu, (se iu!) de la sekvantaj frazoj ĝustas, kaj kiu estas la plej bona? Mi intencas ke la signifo de ĉiu frazo estas sama.

1. Mi legis libron, kiu havis 128 paĝojn.

2. Mi legis 128-pagajn libron.

3. La libro kiu mi legis havis 128 paĝojn.

4. Mi legis libron de 128 pagoj.
parenteze,
3. La libro, kiuN mi legis, havis 138 paĝojn.

la 1a kaj 3a frazoj plej ĝustas, sed la signifo estas iom malsama.
la unua koncentras ke VI legis libron.
la tria frazo koncentras ke la LIBRO havas 128 paĝojn.

mi esperas ke mi helpis vin ridulo.gif

AlfRoland (顯示個人資料) 2011年3月31日上午7:14:36

Arvorie:

Laŭ mia gusto la dua frazo estu:
Mi legis 128-paĝan libron.

"128-paĝa" estas adjektivo kiu priskribas la objekton "libro".

3rdblade (顯示個人資料) 2011年3月31日上午7:42:02

Arvorie:parenteze,
3. La libro, kiuN mi legis, havis 138 paĝojn.

la 1a kaj 3a frazoj plej ĝustas, sed la signifo estas iom malsama.
la unua koncentras ke VI legis libron.
la tria frazo koncentras ke la LIBRO havas 128 paĝojn.

mi esperas ke mi helpis vin ridulo.gif
Dankon. rideto.gif

AlfRoland:Laŭ mia gusto la dua frazo estu:
Mi legis 128-paĝan libron.

"128-paĝa" estas adjektivo kiu priskribas la objekton "libro".
Dankon, tiu ekspliko estas tre klara. (Mi estis konfuzita. Unu libro, pluraj paĝoj...)

Rogir (顯示個人資料) 2011年3月31日下午1:15:48

3rdblade:Mi legis libron, kiu havAs 128 paĝojn.

La libro, kiun mi legis, havAs 128 paĝojn.
La libro ankoraŭ havas tiom da paĝoj, do vi uzu nuntempon en la subfrazoj.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月31日下午1:40:08

Rogir:
La libro ankoraŭ havas tiom da paĝoj, do vi uzu nuntempon en la subfrazoj.
Tio ja ne estas certa, eble iuj paĝoj forŝiriĝis intertempe. En tiu frazo gravas, ke tiam, kiam la parolanto legis tiun libron, ĝi havis 128 paĝojn. Ĉu ĝi ankoraŭ havas tiom da paĝoj, tion ne diras tiu frazo.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年3月31日下午2:53:45

La kvara frazo. Mi legis libron de 128 paĜoj.
Mi suspektas ke la libro konsistas EL 128 paĝoj,sed ne DE. Se vi komencis legi tiun dikan libron nur de 128 paĝo(j)-mi konsentas.
Eble mi ne pravas.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月31日下午3:10:52

vidas vandenis:La kvara frazo. Mi legis libron de 128 paĜoj.
Mi suspektas ke la libro konsistas EL 128 paĝoj,sed ne DE. Se vi komencis legi tiun dikan libron nur de 128 paĝo(j)-mi konsentas.
Eble mi ne pravas.
Paĝnombro estas speco de eco, kaj eblas uzi de por montri econ. Se oni opinias, ke paĝoj estas materialo, el kiu konsistas libro, eblas ankaŭ uzi el.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年3月31日下午8:45:21

darkweasel:
vidas vandenis:La kvara frazo. Mi legis libron de 128 paĜoj.
Mi suspektas ke la libro konsistas EL 128 paĝoj,sed ne DE. Se vi komencis legi tiun dikan libron nur de 128 paĝo(j)-mi konsentas.
Eble mi ne pravas.
Paĝnombro estas speco de eco, kaj eblas uzi de por montri econ. Se oni opinias, ke paĝoj estas materialo, el kiu konsistas libro, eblas ankaŭ uzi el.
Vi min certigis.PMEG:Unu minuto konsistas
EL sesdek sekundoj.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年3月31日下午9:04:49

Arvorie:
3rdblade:Ĉu vi min povas helpi? Kiu, (se iu!) de la sekvantaj frazoj ĝustas, kaj kiu estas la plej bona? Mi intencas ke la signifo de ĉiu frazo estas sama.

1. Mi legis libron, kiu havis 128 paĝojn.

2. Mi legis 128-pagajn libron.

3. La libro kiu mi legis havis 128 paĝojn.

4. Mi legis libron de 128 pagoj.
parenteze,
3. La libro, kiuN mi legis, havis 138 paĝojn.

la 1a kaj 3a frazoj plej ĝustas, sed la signifo estas iom malsama.
la unua koncentras ke VI legis libron.
la tria frazo koncentras ke la LIBRO havas 128 paĝojn.

mi esperas ke mi helpis vin ridulo.gif
Parenteze,la libro,kiun mi legis,havis 148 paĝojn. rideto.gif . Tion oni nomas 'difekta telefono'.Mi ŝerĉas rideto.gif

回到上端