До змісту

El kiu lingvo venas la vorto "skipo"?

від Lom, 8 квітня 2011 р.

Повідомлення: 15

Мова: Esperanto

Lom (Переглянути профіль) 8 квітня 2011 р. 08:40:06

Saluton,

El kiu lingvo venas la esperanta vorto "skipo"?

P.S.: Ĉu vi konas bonan retpaĝon por trovi originon de esperantaj vortoj? ridulo.gif

jchthys (Переглянути профіль) 8 квітня 2011 р. 11:22:53

Lom:Saluton,

El kiu lingvo venas la esperanta vorto "skipo"?

P.S.: Ĉu vi konas bonan retpaĝon por trovi originon de esperantaj vortoj? ridulo.gif
Jen unu, kiu (mi kredas) havas ĉiujn la fundamentajn vortojn.

Lom (Переглянути профіль) 8 квітня 2011 р. 11:56:47

Sed ĝi ne havas "skipo". Ĝi havas "teamo" anstataŭ tion. malgajo.gif
Tamen, dankon por tiu retpaĝo. ridulo.gif

Mi legis ie ke "skipo" estis la oficiala vorto, ne "teamo". demando.gif

Sed nun mi serĉis iomete denove kaj vidis ke [url=http://vortaro.info/armixwebengine.php?c=hme&vorto=skipo&lingvo=gerepoger&vidaĝo=1&ŝablono=0&submit=Konsulti]en la Germana[/url]:
-skipo=" Arbeitsschicht, Betriebsschicht, Team"
-teamo="Arbeitsgruppe, Mannschaft, Team"
Do ŝajnas ke "skipo" estas pli kiel "shift" en la Angla. Fakte, tio estas la traduko de lernu.net.

Difinoj de lernu.net:
skipo : grupo de kunlaborantoj plenumanta komunajn taskojn
teamo : grupo da kunagantoj, precipe kunludantoj en sporto aŭ ludo

P.S.: Mi ŝatas "teamo" en Latino. ^^

Chainy (Переглянути профіль) 8 квітня 2011 р. 12:25:37

Lom:
Do ŝajnas ke "skipo" estas pli kiel "shift" en la Angla. Fakte, tio estas la traduko de lernu.net.
Vi pravas. En NPIV2002 troviĝas:
skipo = grupo de laboristoj, kune laborantaj en difinita nombro super la sama tasko, k eventaule alternanta kun alia simila grupo:

Skipo de kompostistoj, de telefonriparistoj, de ministoj.

Tagskipo, noktoskipo en uzino.

(analoge) skipo da ĵurnalistoj, raportistoj, ministeria skipo.
Do, en iuj sencoj 'skipo' similas al 'teamo'. Sed mi pensas, ke estas grave memori pri la vortoj 'k eventuale alternanta kun alia grupo' - jen estas kie troviĝas la diferenco inter skipo kaj teamo.

jefusan (Переглянути профіль) 8 квітня 2011 р. 14:01:18

Mi havas la Konciza Etimologia Vortaro ĉe mi. Mi konsultos ĝin, se mi memoras.

Altebrilas (Переглянути профіль) 9 квітня 2011 р. 21:37:54

Mi serĉis en etimologiaj vortaroj, sed ne trovis. Mi supozas, ke tiu vorto devens de la franca "équipe" al kiu oni pruntis falsan etimologion, laŭ la modelo
école- > skolo (artistaro)
échelle - >skalo (de mapo)

car kutime, la francaj vortojn kun "é-" devenas de vortojn komencantaj per pluraj konsonantoj kiujn la sudaj francoj malfacile prononcas.

"équipe" devenas de la verbo "équiper" (ekipi) kiu signifas meti sur ŝipon kion ĝi bezonas, kiu devenas de la malnova norda lingvo (skipa=ekipi) aŭ de angla-saksa (scipian=enŝipigi), laŭ la Etimologia vortaro de A. Rey.

super-griek (Переглянути профіль) 10 квітня 2011 р. 09:32:03

Mi pensas ke Altebrilas pravas. Verŝajne temas pri prunto de la franca vorto "équipe", kiu ne povis fariĝi "ekipo" pro jama ekzisto de la vorto "ekipi" (pruntita de la franca "équiper"!).

Dominique (Переглянути профіль) 10 квітня 2011 р. 10:22:18

Lom:Saluton,

El kiu lingvo venas la esperanta vorto "skipo"?

P.S.: Ĉu vi konas bonan retpaĝon por trovi originon de esperantaj vortoj? ridulo.gif
En la bretona lingvo, la vorto por "teamo" estas skipailh. Do la Esperanta vorto "skipo" kompreneble venas el la bretona.

Altebrilas (Переглянути профіль) 10 квітня 2011 р. 17:00:50

Eble estas rilato kun "équipage"?

Rogir (Переглянути профіль) 11 квітня 2011 р. 11:50:58

La vorto skipo ne estas en mia vortaro kaj mi neniam uzas ĝin.

Назад до початку