目次へ

Listo de la Esperantaj mallongaĵoj

Andybolg,2007年6月4日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Francestral (プロフィールを表示) 2013年3月24日 15:55:24

Dankon.

Urho (プロフィールを表示) 2014年5月1日 9:33:08

La listo Esperantaj mallongigoj kaj akronimoj en tiu ĉi fadeno estas ĵus ĝisdatigita.

Urho (プロフィールを表示) 2016年3月31日 11:35:21

La listo Esperantaj mallongigoj kaj akronimoj en tiu ĉi fadeno estas ĵus ĝisdatigita. Mi aldonis la mallongigon apo (aplikaĵo), vidu tiun blogaĵon ĉe Ipernity.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年3月31日 12:15:00

Miakomprene ap/o ne estas mallongigo de la E-a aplikaĵo, sed nova radiko pruntita el angla app.
Laŭnorme tio estas en ordo, tamen mi persone opinias ĝin tiel same superflua kiel la anglan orginalon - ili estas senenhavaj reklamaj vortoj por kutima afero: program(o).

dbob (プロフィールを表示) 2016年4月13日 15:56:35

Mi iam faris pdf-an liston de EO-mallongigoj kun hispana traduko. Ĝi celas ĉefe al hispanparolantoj sed ankaŭ bonas por ĉiu ajn EO-parolanto.

Notxor (プロフィールを表示) 2016年4月13日 17:41:45

dbob:Mi iam faris pdf-an liston de EO-mallongigoj kun hispana traduko. Ĝi celas ĉefe al hispanparolantoj sed ankaŭ bonas por ĉiu ajn EO-parolanto.
Dankon! dbob, multan dankon pro via laboro.

Bernadox (プロフィールを表示) 2016年5月8日 18:39:46

Provizora malneto de la Berlina Vortaro de Mallongigoj (BVM) jam estas konsultebla tie ĉi. Laŭ mia memoro nun ĉ. 1300 mallongigoj, sigloj, simboloj k.t.p.

Strukturo:
Mallongigo - fako, apliksfero - signifo kun aplik-ekzemploj, referencoj al similaj mll., indikoj pri arkaismoj, malrekomendoj - fonto - traduko al germana (p. = S.)

Jen specimena ekran-paĝo:

P Kemio fosforo (kemia simbolo). PIV 2005

P Matematiko peta/ (matematika simbolo). PIV 2005

P Patro (katolika eklezio). PIV 2005

p Matematiko piko/ (matematika simbolo). PIV 2005

p-ro Titolo pastro Michalski 1991

p-ro Titolo profesoro - (ark.) Nuntempe → prof. Fructier 1903: Kun prezenta letero de s-ro p-ro Th. Cart.

p. Bibliografio paĝo, paĝoj. Heroldo-Taschenwörterbuch. Köln am Rhein 1932. 131 p.

okaze, sed evitenda ankaŭ: pĝ.
okaze, sed evitenda ankaŭ: pp. por paĝoj (plurale).
(de) S. - Seite Seiten

p.a., p/a Ĝenerala per adreso (de) - c/o - care of (zuzustellen bei). Michalski 1991

p.B. Ĝenerala post Budho kp.: p.K.

P.B. Pseŭd. Paul Bennemann

先頭にもどる