Al contingut

Monitoranto?

de Haratta, 12 d’abril de 2011

Missatges: 4

Llengua: Esperanto

Haratta (Mostra el perfil) 12 d’abril de 2011 19.04.01

Mi havas legi, ke ulo estas "monitoranto de amaskomunikiloj". Ĉu profesio, ne? Kio signifas tio ĉi esprimo en la angla?

Chainy (Mostra el perfil) 12 d’abril de 2011 21.53.16

Terurĉjo:oni ne uzas anglalingvajn formojn, similajn al "mi havas legi"
Nu kiel anglo, mi ĝojas, ke vi nomas tion 'anglalingva' formo. Sed, svedo uzis tiun formon, do mi nomus ĝin ĉi-kaze 'svedan formon'.

"Jag har läst" - tiu 'har' aspektas tre simila al la angla 'have'. Ĉu la svedoj ŝtelis tion de la angloj? Mi pensas, ke ne.

Same kiel la germanoj: Ich HABE gelesen.

Ili la francoj: J'AI lu

Kaj plej verŝajne aliaj lingvoj. Estas klare, ke tio tute ne estas 'anglalingva' formo.

darkweasel (Mostra el perfil) 13 d’abril de 2011 5.09.45

... kaj cetere, la verbformo post tiu "havi"-verbo neniam estas infinitivo, sed participo. Laŭvorta traduko de I have read, ich habe gelesen, j'ai lu ktp estus do "mi havas legita".

sudanglo (Mostra el perfil) 13 d’abril de 2011 10.34.16

M ne vidas kiel imito de tiu formo (havi + participo) - kiu ja ekzistas en pluraj Eŭropaj lingvoj - riĉigus la lingvon se oni traktus ĝin kiel alternativon por '-is'.

Cetere, estiĝus konfuzo ĉar la franca uzo de 'j'ai lu' diferencas de la angla uzo de 'I have read'.

Pluse, jam estas eble uzi havi+participo en Esperanto en alia senco. 'Mi havas, ankoraŭ nelegitaj, en mia persona biblioteko kelkajn librojn de la frua epoko de Esperanto.

Tornar a dalt