Đi đến phần nội dung

Monitoranto?

viết bởi Haratta, Ngày 12 tháng 4 năm 2011

Tin nhắn: 8

Nội dung: Esperanto

Haratta (Xem thông tin cá nhân) 19:04:01 Ngày 12 tháng 4 năm 2011

Mi havas legi, ke ulo estas "monitoranto de amaskomunikiloj". Ĉu profesio, ne? Kio signifas tio ĉi esprimo en la angla?

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 21:07:33 Ngày 12 tháng 4 năm 2011

monitori signifas esplori, observi, studi por certaj, antaŭe menditaj celoj.

profesion oni esprimas per la sufikso -ist-.

la pasinta tempo de verbo en Esperanto formiĝas per la finaĵo -is. oni ne uzas anglalingvajn formojn, similajn al "mi havas legi", sed "mi legis" aŭ "mi legas", aŭ "mi legadas" aŭ eĉ "mi estas leginta lo-o-o-ongan tempon"".

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 21:53:16 Ngày 12 tháng 4 năm 2011

Terurĉjo:oni ne uzas anglalingvajn formojn, similajn al "mi havas legi"
Nu kiel anglo, mi ĝojas, ke vi nomas tion 'anglalingva' formo. Sed, svedo uzis tiun formon, do mi nomus ĝin ĉi-kaze 'svedan formon'.

"Jag har läst" - tiu 'har' aspektas tre simila al la angla 'have'. Ĉu la svedoj ŝtelis tion de la angloj? Mi pensas, ke ne.

Same kiel la germanoj: Ich HABE gelesen.

Ili la francoj: J'AI lu

Kaj plej verŝajne aliaj lingvoj. Estas klare, ke tio tute ne estas 'anglalingva' formo.

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 04:27:53 Ngày 13 tháng 4 năm 2011

mi elkore petas pardonon de la angla lingvo.

mi tute ne deziris ĝin ofendi

sendube la formo estas tuteŭropa kaj vaste uzata

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 05:09:45 Ngày 13 tháng 4 năm 2011

... kaj cetere, la verbformo post tiu "havi"-verbo neniam estas infinitivo, sed participo. Laŭvorta traduko de I have read, ich habe gelesen, j'ai lu ktp estus do "mi havas legita".

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 05:30:47 Ngày 13 tháng 4 năm 2011

...kaj aldone, necesas grave pripensi ĝian enkondukon pro ĝia tutlingveco.

pliriĉigu ni la lingvon. lango.gif

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:34:16 Ngày 13 tháng 4 năm 2011

M ne vidas kiel imito de tiu formo (havi + participo) - kiu ja ekzistas en pluraj Eŭropaj lingvoj - riĉigus la lingvon se oni traktus ĝin kiel alternativon por '-is'.

Cetere, estiĝus konfuzo ĉar la franca uzo de 'j'ai lu' diferencas de la angla uzo de 'I have read'.

Pluse, jam estas eble uzi havi+participo en Esperanto en alia senco. 'Mi havas, ankoraŭ nelegitaj, en mia persona biblioteko kelkajn librojn de la frua epoko de Esperanto.

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 15:00:21 Ngày 13 tháng 4 năm 2011

la pasiva participo na rilatas al al subjekto aŭ la verbo "havi", sed al la objekto - "kelkajn librojn".

do, mi havas "ankoraŭ ne legitajn... kelkajn librojn"...

Quay lại