Žinutės: 8
Kalba: Esperanto
Haratta (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 12 d. 19:04:01
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 12 d. 21:07:33
profesion oni esprimas per la sufikso -ist-.
la pasinta tempo de verbo en Esperanto formiĝas per la finaĵo -is. oni ne uzas anglalingvajn formojn, similajn al "mi havas legi", sed "mi legis" aŭ "mi legas", aŭ "mi legadas" aŭ eĉ "mi estas leginta lo-o-o-ongan tempon"".
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 12 d. 21:53:16
Terurĉjo:oni ne uzas anglalingvajn formojn, similajn al "mi havas legi"Nu kiel anglo, mi ĝojas, ke vi nomas tion 'anglalingva' formo. Sed, svedo uzis tiun formon, do mi nomus ĝin ĉi-kaze 'svedan formon'.
"Jag har läst" - tiu 'har' aspektas tre simila al la angla 'have'. Ĉu la svedoj ŝtelis tion de la angloj? Mi pensas, ke ne.
Same kiel la germanoj: Ich HABE gelesen.
Ili la francoj: J'AI lu
Kaj plej verŝajne aliaj lingvoj. Estas klare, ke tio tute ne estas 'anglalingva' formo.
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 13 d. 04:27:53
mi tute ne deziris ĝin ofendi
sendube la formo estas tuteŭropa kaj vaste uzata
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 13 d. 05:09:45
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 13 d. 05:30:47
pliriĉigu ni la lingvon.
sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 13 d. 10:34:16
Cetere, estiĝus konfuzo ĉar la franca uzo de 'j'ai lu' diferencas de la angla uzo de 'I have read'.
Pluse, jam estas eble uzi havi+participo en Esperanto en alia senco. 'Mi havas, ankoraŭ nelegitaj, en mia persona biblioteko kelkajn librojn de la frua epoko de Esperanto.
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 13 d. 15:00:21
do, mi havas "ankoraŭ ne legitajn... kelkajn librojn"...