Więcej

La plej malfacila lingvo

od shlomo_1234, 5 czerwca 2007

Wpisy: 118

Język: Esperanto

黄鸡蛋 (Pokaż profil) 10 czerwca 2007, 02:26:21

Andybolg:Laŭ mia vortaro, ambaŭ frazoj estas korektaj. Oni eĉ rajtas diri "scipovi lingvon".
Laŭ mia vortaro, tio devas esti "povoscii lingvon"...
Kaj mi memoras, ke en la angla "to know a language" signifas "koni lingvon"...

RiotNrrd (Pokaż profil) 10 czerwca 2007, 07:21:49

黄鸡蛋:Kaj mi memoras, ke en la angla "to know a language" signifas "koni lingvon"...
En la angla, "to know a language" signifas ambaŭ scii, kaj koni, lingvon. Anglaparolantoj ne vere distingas inter la du ideoj.

Unukaze, ni eble diras "to know a language", kaj alikaze diras "to know of (or about) a language". Sed, ofte, ni diras la saman propozicion por ambaŭ.

camiljoe (Pokaż profil) 10 czerwca 2007, 13:52:27

Neniu lingvo estas facila. Mi ne eblas decidi pri la plej malfacila lingvo ĉar mi lernis nur6 lingvo kaj mi konas bone nur 4. Mi pensas ke l-araba estas malfacila. Hejme mi parolas la maltan lingvon. Neniu diras ke ĝi estas facila lingvo. Fakte la malta lingvo havas semitajn radikojn sed romanan abocon. Oni trovas ankaŭ multajn italajn radikojn en nia lingvo. Kompreneble mi pensas ke nur esperanto estas relatve facila.

yugary (Pokaż profil) 11 czerwca 2007, 06:41:26

camiljoe:Hejme mi parolas la maltan lingvon. Neniu diras ke ĝi estas facila lingvo. Fakte la malta lingvo havas semitajn radikojn sed romanan abocon. Oni trovas ankaŭ multajn italajn radikojn en nia lingvo.
Mi antaŭe studis iomete pri la malta lingvo, kiun mi trovis malfacila sed tre interesa kaj eĉ belsona.

-- Gary Yu

super-griek (Pokaż profil) 12 czerwca 2007, 20:01:05

Andybolg:Ne lernu kaj la norvegan kaj la svedan! Estas tute sensence! Se vi parolas la svedan, ĉiuj norvegoj povas vin kompreni kaj kontraŭe.
Ho, sed mi deziras lerni tiujn lingvojn ne nur ĉar mi volas paroli kun iliaj nacilingvaj parolantoj, sed ankaŭ tial ke mi tre ŝatas la lingvojn-mem.

Alikaze, kial oni lernu la Irlandgaelan, kiam preskaŭ ĉiuj Irlandanoj Angle parolas?

Aŭ eĉ pli kurioze: artfarita lingvo kiel Quenya, nenies gepatra lingvo?

Memevidente, vi tamen ja pravas kiam vi diras ke estas sensence lango.gif .

Andybolg:Mi povus lernigi vin iom da norvega, se vi volas ...
Mi certe memoros vin kaj rekontaktigos vin post kelkaj semajnoj - ĉar mi nun havas ekzamenojn (kaj mi tre ĝojas pri ĝi *ironio* ploro.gif ).
Dankon pro la afablega propono.

Urho:Bonege! Mi kredas, ke la finna estas sufiĉe malfacila lingvo.
La Nederlanda ankaŭ estas sufiĉe malfacila, sed mi tamen ja parolas ĝin lango.gif .

Ne, serioze, mi tre bone scias ke la Finna por mi estas pli kompleksa lingvo ol ekzemple la Latina aŭ la Pola ĉar ĝi ne membras al la hindeŭropa lingvofamilio;
sed ne mortiĝas uloj provante lerni lingvon (almenaŭ ne kutime).

Lingvomanio estas nekuracebla, mi timas rideto.gif .

Mi deziras al vi ĉiuj multe da Esperantlingva bellingvumpriparoladplezuro.

Amikajn salutojn el Belgio,

Andreo.

Mielo (Pokaż profil) 13 czerwca 2007, 01:28:06

super-griek:
Mi deziras al vi ĉiuj multe da Esperantlingva bellingvumpriparoladplezuro.

Amikajn salutojn el Belgio,

Andreo.
bellingvumpriparoladplezuro

Jujjj !! rido.gif

super-griek (Pokaż profil) 13 czerwca 2007, 10:13:31

Mielo:bellingvumpriparoladplezuro

Jujjj !! rido.gif
Etega defio por vi bellingvumpriparoladplezursentemuloj, por vin ekzercigi vian scipovon de la Esperanta vortkunmetada sistemo lango.gif .

Mielo (Pokaż profil) 13 czerwca 2007, 13:51:50

super-griek:
Mielo:bellingvumpriparoladplezuro

Jujjj !! rido.gif
Etega defio por vi bellingvumpriparoladplezursentemuloj, por vin ekzercigi vian scipovon de la Esperanta vortkunmetada sistemo lango.gif .
Denove jujjjj ! rido.gif

shyopstv (Pokaż profil) 19 czerwca 2007, 00:21:16

Mi lernis (aŭ penis lerni okulumo.gif) ses lingvojn:

la angla (Mi estas brita okulumo.gif )
la germana (baza)
la franca (baza)
Esperanto (iom)
la ĉina (iom)
la hispana (iom)

Mi pensas, ke la ĉina estas la plej malfacila. Esperanto estas evidente tre facila kaj por mi la germana lingvo ankaŭ estas sufiĉe facila.

Unua poŝto sal.gif ("poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?)

Mielo (Pokaż profil) 19 czerwca 2007, 04:30:22

shyopstv:
Unua poŝto sal.gif ("poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?)
Eble, estas pli bona vorto la "mesaĝo". sal.gif

Wróć do góry