La plej malfacila lingvo
de shlomo_1234, 5 iunie 2007
Contribuții/Mesaje: 118
Limbă: Esperanto
黄鸡蛋 (Arată profil) 10 iunie 2007, 02:26:21
Andybolg:Laŭ mia vortaro, ambaŭ frazoj estas korektaj. Oni eĉ rajtas diri "scipovi lingvon".Laŭ mia vortaro, tio devas esti "povoscii lingvon"...
Kaj mi memoras, ke en la angla "to know a language" signifas "koni lingvon"...
RiotNrrd (Arată profil) 10 iunie 2007, 07:21:49
黄鸡蛋:Kaj mi memoras, ke en la angla "to know a language" signifas "koni lingvon"...En la angla, "to know a language" signifas ambaŭ scii, kaj koni, lingvon. Anglaparolantoj ne vere distingas inter la du ideoj.
Unukaze, ni eble diras "to know a language", kaj alikaze diras "to know of (or about) a language". Sed, ofte, ni diras la saman propozicion por ambaŭ.
camiljoe (Arată profil) 10 iunie 2007, 13:52:27
yugary (Arată profil) 11 iunie 2007, 06:41:26
camiljoe:Hejme mi parolas la maltan lingvon. Neniu diras ke ĝi estas facila lingvo. Fakte la malta lingvo havas semitajn radikojn sed romanan abocon. Oni trovas ankaŭ multajn italajn radikojn en nia lingvo.Mi antaŭe studis iomete pri la malta lingvo, kiun mi trovis malfacila sed tre interesa kaj eĉ belsona.
-- Gary Yu
super-griek (Arată profil) 12 iunie 2007, 20:01:05
Andybolg:Ne lernu kaj la norvegan kaj la svedan! Estas tute sensence! Se vi parolas la svedan, ĉiuj norvegoj povas vin kompreni kaj kontraŭe.Ho, sed mi deziras lerni tiujn lingvojn ne nur ĉar mi volas paroli kun iliaj nacilingvaj parolantoj, sed ankaŭ tial ke mi tre ŝatas la lingvojn-mem.
Alikaze, kial oni lernu la Irlandgaelan, kiam preskaŭ ĉiuj Irlandanoj Angle parolas?
Aŭ eĉ pli kurioze: artfarita lingvo kiel Quenya, nenies gepatra lingvo?
Memevidente, vi tamen ja pravas kiam vi diras ke estas sensence .
Andybolg:Mi povus lernigi vin iom da norvega, se vi volas ...Mi certe memoros vin kaj rekontaktigos vin post kelkaj semajnoj - ĉar mi nun havas ekzamenojn (kaj mi tre ĝojas pri ĝi *ironio* ).
Dankon pro la afablega propono.
Urho:Bonege! Mi kredas, ke la finna estas sufiĉe malfacila lingvo.La Nederlanda ankaŭ estas sufiĉe malfacila, sed mi tamen ja parolas ĝin .
Ne, serioze, mi tre bone scias ke la Finna por mi estas pli kompleksa lingvo ol ekzemple la Latina aŭ la Pola ĉar ĝi ne membras al la hindeŭropa lingvofamilio;
sed ne mortiĝas uloj provante lerni lingvon (almenaŭ ne kutime).
Lingvomanio estas nekuracebla, mi timas .
Mi deziras al vi ĉiuj multe da Esperantlingva bellingvumpriparoladplezuro.
Amikajn salutojn el Belgio,
Andreo.
Mielo (Arată profil) 13 iunie 2007, 01:28:06
super-griek:bellingvumpriparoladplezuro
Mi deziras al vi ĉiuj multe da Esperantlingva bellingvumpriparoladplezuro.
Amikajn salutojn el Belgio,
Andreo.
Jujjj !!
super-griek (Arată profil) 13 iunie 2007, 10:13:31
Mielo:bellingvumpriparoladplezuroEtega defio por vi bellingvumpriparoladplezursentemuloj, por vin ekzercigi vian scipovon de la Esperanta vortkunmetada sistemo .
Jujjj !!
Mielo (Arată profil) 13 iunie 2007, 13:51:50
super-griek:Denove jujjjj !Mielo:bellingvumpriparoladplezuroEtega defio por vi bellingvumpriparoladplezursentemuloj, por vin ekzercigi vian scipovon de la Esperanta vortkunmetada sistemo .
Jujjj !!
shyopstv (Arată profil) 19 iunie 2007, 00:21:16
la angla (Mi estas brita )
la germana (baza)
la franca (baza)
Esperanto (iom)
la ĉina (iom)
la hispana (iom)
Mi pensas, ke la ĉina estas la plej malfacila. Esperanto estas evidente tre facila kaj por mi la germana lingvo ankaŭ estas sufiĉe facila.
Unua poŝto ("poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?)
Mielo (Arată profil) 19 iunie 2007, 04:30:22
shyopstv:Eble, estas pli bona vorto la "mesaĝo".
Unua poŝto ("poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?)