ورود به محتوا

Mi min demandis...

از HaleBopp, 27 آوریل 2011

پست‌ها: 44

زبان: Esperanto

HaleBopp (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011،‏ 22:48:26

Saluton!

Mi lernas esperanton kaj ĉe tiu retpaĝo http://fr.lernu.net/kursoj/gerda_malaperis/13-1.ph... mi legas la frazon "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi."

Mi ne komprenas kial "min" estas uzata, malgraŭ ke ĝi ne estas la rekta objekto. Mi dirus logike "Mi demandis al mi, ĉu..."

Dankon pro via helpo.

josephdavid86 (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011،‏ 23:14:12

En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.

Ekze:

Ĝi plaĉas al mi = Ĝi plaĉas min
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Ĝi estos je la dua = Ĝi estos la duan

josephdavid86 (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 0:21:45

Terurĉjo:
Krom tio, tre dubinde laŭ mi estas anstataŭigi genitivon (ĝi estas formo kun prepozicio "de") per akuzativo. lango.gif
Jes, la ekzemplo, kiuj mi donis, tre ekstras, tamen ĝi ja eblas (kvankam dubinde).

HaleBopp (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 1:27:31

Terurĉjo:Ĝi estas rekta objekto.
Kiun mi demandis? - Min.
En la frazo "Mi demandis helpon al li." ŝajnas al mi ke "helpon" estas la rekta objekto kaj "al li" la nerekta objekto.
Do en la frazo "Mi min demandis, ĉu..." ŝajnas al mi ke "min" estas same nerekta objekto.
Al kiu mi demandis tion?

Ĉu eblas diri "Mi lin demandis helpon."?

Lom (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 4:19:16

Interesa problemo. Nun mi ankaŭ multe lernis. ridulo.gif
Ĉu eblas diri "Mi lin demandis helpon."?
Laŭ la PMEG, ne eblas:
Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...

"Demandi" ne estas en la listo, sed estas verŝajne kiel "peti".

Vidu ankaŭ:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...

Do, mi pensas ke "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi." estas korekta ĉar nur "mi" estas "rekta objekto" kaj "ĉu..." nerekta objekto.
"Mi lin demandis helpon." ne estas korekta ĉar "li" kaj "helpo" estus objektoj samtempe.

Mi samopinas kun Terurĉjo ke uzi "al mi" estas pli bona.

Lom (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 4:24:20

Mi ankaŭ. ridulo.gif

darkweasel (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 5:16:14

josephdavid86:
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Certe ne.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 8:19:38

"*mi min demandis tion" ne ŝajnas dezirinda

Prefere oni uzu "mi memdemandis tion" (sed konfuzebla kun "mi-mem demandis") aŭ "mi demandiĝis tion" (* Eraro: vidu sube)

darkweasel (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 8:24:05

Altebrilas: "mi demandiĝis tion"
Laŭ mi tio estas dubinda, almenaŭ tre stranga.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2011،‏ 10:59:14

Mi pensas, ke la demando pri la anstataŭigo de prepozicioj per akuzativo ne estas solvebla helpe de la Fundamento (ĉar §14 parolas nur pri je), do oni esploru la tradicion, precipe la imitindan stilon de Zamenhof.

Tiel oni venas al sufiĉe kompleksaj reguloj:

[LISTO]
1. La akuzativo esprimas rektan objekton de verbo (senkonkurence, do kerna signifo): Mi demandas lin.
2. La akuzativo esprimas mezuron (konkurenco: dum, por ktp.; sed kombinebla kun 1.): Min demandis lin tri horojn/dum tri horoj.
3. Manke de rekta objekto esprimita per akuzativo, ĝi povas esprimi alian komplementon de la verbo: Mi demandis min/al mi, ĉu... (la subfrazo kun ĉu strukture egalas al rekta objekto!).
4. La akuzativo ne aperas kiel anstataŭaĵo de ne-verbdependaj prepozicioj (Du-tri-foje Z uzis ĝin post deverba substantivo, sed tiu uzo neniam enradikiĝis: la enkondukado planlingvon; maloftege oni trovas ĝin post adjektivoj: avida monon).[/list]La hundo mian amikon do estas plene erara.
mi demandiĝis tion estas iel pravigeble kiel anstataŭo de mi demandiĝis pri tio, sed la problemo estas, ke verŝajne apenaŭ iu komprenus demandiĝi kiel demandi sin.

بازگشت به بالا