Meldinger: 54
Språk: Esperanto
HaleBopp (Å vise profilen) 2011 4 27 22:48:26
Mi lernas esperanton kaj ĉe tiu retpaĝo http://fr.lernu.net/kursoj/gerda_malaperis/13-1.ph... mi legas la frazon "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi."
Mi ne komprenas kial "min" estas uzata, malgraŭ ke ĝi ne estas la rekta objekto. Mi dirus logike "Mi demandis al mi, ĉu..."
Dankon pro via helpo.
josephdavid86 (Å vise profilen) 2011 4 27 23:14:12
Ekze:
Ĝi plaĉas al mi = Ĝi plaĉas min
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Ĝi estos je la dua = Ĝi estos la duan
Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 4 27 23:27:53
ho ve, nur laduanнах
HaleBopp:Mi ne komprenas kial "min" estas uzata, malgraŭ ke ĝi ne estas la rekta objekto. Mi dirus logike "Mi demandis al mi, ĉu..."Ĝi estas rekta objekto.
Kiun mi demandis? - Min.
Kiun mi vidis? - Vin.
Kiun mi aŭdis? - La hundon de mia amiko.
Tamen, vi pravas, eviti uzi akuzativon ŝajnas al mi nuntempe la plej bona maniero uzi Esperanton.
Krom tio, tre dubinde laŭ mi estas anstataŭigi genitivon (ĝi estas formo kun prepozicio "de") per akuzativo.
josephdavid86 (Å vise profilen) 2011 4 28 00:21:45
Terurĉjo:Jes, la ekzemplo, kiuj mi donis, tre ekstras, tamen ĝi ja eblas (kvankam dubinde).
Krom tio, tre dubinde laŭ mi estas anstataŭigi genitivon (ĝi estas formo kun prepozicio "de") per akuzativo.
HaleBopp (Å vise profilen) 2011 4 28 01:27:31
Terurĉjo:Ĝi estas rekta objekto.En la frazo "Mi demandis helpon al li." ŝajnas al mi ke "helpon" estas la rekta objekto kaj "al li" la nerekta objekto.
Kiun mi demandis? - Min.
Do en la frazo "Mi min demandis, ĉu..." ŝajnas al mi ke "min" estas same nerekta objekto.
Al kiu mi demandis tion?
Ĉu eblas diri "Mi lin demandis helpon."?
Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 4 28 04:10:29
HaleBopp:Al kiu mi demandis tion?mi dirus: al kiu mi demandis pri tio?
ĝenerale kaj koncize:
demandi iun = demandi al iu
demandi ion = demandi pri io.
la frazo 'mi demandis helpon al li' estas nek malĝusta, nek malkomprenebla, sed bedaŭrinde malklare komprenebla.
do, mi dirus 'mi demandis al li pri helpo' aŭ
mi petas lin pri helpo = mi petas helpon de li = mi petas pri helpo de li.
Lom (Å vise profilen) 2011 4 28 04:19:16
Ĉu eblas diri "Mi lin demandis helpon."?Laŭ la PMEG, ne eblas:
Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...
"Demandi" ne estas en la listo, sed estas verŝajne kiel "peti".
Vidu ankaŭ:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...
Do, mi pensas ke "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi." estas korekta ĉar nur "mi" estas "rekta objekto" kaj "ĉu..." nerekta objekto.
"Mi lin demandis helpon." ne estas korekta ĉar "li" kaj "helpo" estus objektoj samtempe.
Mi samopinas kun Terurĉjo ke uzi "al mi" estas pli bona.
Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 4 28 04:22:51
krome, mi ne vidas problemon
nur akuzativon
Lom (Å vise profilen) 2011 4 28 04:24:20
darkweasel (Å vise profilen) 2011 4 28 05:16:14
josephdavid86:Certe ne.
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon