前往目錄

Mi min demandis...

貼文者: HaleBopp, 2011年4月27日

訊息: 54

語言: Esperanto

HaleBopp (顯示個人資料) 2011年4月27日下午10:48:26

Saluton!

Mi lernas esperanton kaj ĉe tiu retpaĝo http://fr.lernu.net/kursoj/gerda_malaperis/13-1.ph... mi legas la frazon "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi."

Mi ne komprenas kial "min" estas uzata, malgraŭ ke ĝi ne estas la rekta objekto. Mi dirus logike "Mi demandis al mi, ĉu..."

Dankon pro via helpo.

josephdavid86 (顯示個人資料) 2011年4月27日下午11:14:12

En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.

Ekze:

Ĝi plaĉas al mi = Ĝi plaĉas min
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Ĝi estos je la dua = Ĝi estos la duan

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年4月27日下午11:27:53

aaaaaaaaaaaaaaa, maroj da sango, disŝiritaj homkorpoj, elŝiritaj langoj, elpikitaj okuloj

ho ve, nur laduanнах
HaleBopp:Mi ne komprenas kial "min" estas uzata, malgraŭ ke ĝi ne estas la rekta objekto. Mi dirus logike "Mi demandis al mi, ĉu..."
Ĝi estas rekta objekto.
Kiun mi demandis? - Min.
Kiun mi vidis? - Vin.
Kiun mi aŭdis? - La hundon de mia amiko.

Tamen, vi pravas, eviti uzi akuzativon ŝajnas al mi nuntempe la plej bona maniero uzi Esperanton.

Krom tio, tre dubinde laŭ mi estas anstataŭigi genitivon (ĝi estas formo kun prepozicio "de") per akuzativo. lango.gif

josephdavid86 (顯示個人資料) 2011年4月28日上午12:21:45

Terurĉjo:
Krom tio, tre dubinde laŭ mi estas anstataŭigi genitivon (ĝi estas formo kun prepozicio "de") per akuzativo. lango.gif
Jes, la ekzemplo, kiuj mi donis, tre ekstras, tamen ĝi ja eblas (kvankam dubinde).

HaleBopp (顯示個人資料) 2011年4月28日上午1:27:31

Terurĉjo:Ĝi estas rekta objekto.
Kiun mi demandis? - Min.
En la frazo "Mi demandis helpon al li." ŝajnas al mi ke "helpon" estas la rekta objekto kaj "al li" la nerekta objekto.
Do en la frazo "Mi min demandis, ĉu..." ŝajnas al mi ke "min" estas same nerekta objekto.
Al kiu mi demandis tion?

Ĉu eblas diri "Mi lin demandis helpon."?

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年4月28日上午4:10:29

mi ree rekomendas kiel eble malofte "akuzativi" lango.gif kaj uzi konkretajn prepoziciojn.

HaleBopp:Al kiu mi demandis tion?
mi dirus: al kiu mi demandis pri tio?

ĝenerale kaj koncize:

demandi iun = demandi al iu

demandi ion = demandi pri io.

la frazo 'mi demandis helpon al li' estas nek malĝusta, nek malkomprenebla, sed bedaŭrinde malklare komprenebla.

do, mi dirus 'mi demandis al li pri helpo' aŭ

mi petas lin pri helpo = mi petas helpon de li = mi petas pri helpo de li.

Lom (顯示個人資料) 2011年4月28日上午4:19:16

Interesa problemo. Nun mi ankaŭ multe lernis. ridulo.gif
Ĉu eblas diri "Mi lin demandis helpon."?
Laŭ la PMEG, ne eblas:
Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...

"Demandi" ne estas en la listo, sed estas verŝajne kiel "peti".

Vidu ankaŭ:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...

Do, mi pensas ke "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi." estas korekta ĉar nur "mi" estas "rekta objekto" kaj "ĉu..." nerekta objekto.
"Mi lin demandis helpon." ne estas korekta ĉar "li" kaj "helpo" estus objektoj samtempe.

Mi samopinas kun Terurĉjo ke uzi "al mi" estas pli bona.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年4月28日上午4:22:51

dum vi skribis la mesaĝon, mi iomete korektis mian antaŭan.

krome, mi ne vidas problemon

nur akuzativon

Lom (顯示個人資料) 2011年4月28日上午4:24:20

Mi ankaŭ. ridulo.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年4月28日上午5:16:14

josephdavid86:
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Certe ne.

回到上端