Al la enhavo

Skribi sen eraroj

de galvis, 2007-junio-10

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-21 21:45:49

Tiu estis bonan tagon, dum la kiu mi renkontiĝis multan homon.

Filu (Montri la profilon) 2007-junio-22 00:00:44

Terurĉjo:Tiu estis bonan tagon, dum la kiu mi renkontiĝis multan homon.
Dirus mi:

Tiuj estas bonaj tagoj, dum kiuj mi renkontas multajn homojn. okulumo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-22 05:40:50

Filu:
Terurĉjo:Tiu estis bonan tagon, dum la kiu mi renkontiĝis multan homon.
Dirus mi:

Tiuj estas bonaj tagoj, dum kiuj mi renkontas multajn homojn. okulumo.gif
Aŭ:

Tiu estis bona tago, kiam mi renkontiĝis kun multaj homoj.

(Mi ne komprenis rolon de "la kiu". )

Filu (Montri la profilon) 2007-julio-16 18:30:55

Terurĉjo:Tiu estis bonan tagon, dum la kiu mi renkontiĝis multan homon.
Reprovas mi:

Tiu estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Ĉu ĉifoje bonas mia provo??

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-16 19:33:28

Tamen necesas skribi:
Tio estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Filu (Montri la profilon) 2007-julio-16 20:03:41

Terurĉjo:Tamen necesas skribi:
Tio estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.
- Kiel estis via unua tago al lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tiu estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Ĉu tiu versio malbonas?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-16 20:23:47

Filu:
Terurĉjo:Tamen necesas skribi:
Tio estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.
- Kiel estis via unua tago al lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tiu estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Ĉu tiu versio malbonas?
- Kia estis via unua tago en lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tio estis bona tago (tiu tago estis bona), dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Se mi eraris, bonvolu min korekti.

Filu (Montri la profilon) 2007-julio-20 19:13:26

Terurĉjo:- Kia estis via unua tago en lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tio estis bona tago (tiu tago estis bona), dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Se mi eraris, bonvolu min korekti.
Eĉ se mi dezirus, mi tute ne povus respondi. Ĉiuj tri versioj al mi ŝajnas bonaj, sed ĉar mi ankoraŭ ne profunde studis gramatikon Esperantan, opinio mia povus en multaj okazoj esti maltrafa. Kaj ĉar vi Esperanton eklernis antaŭ ĉ. 28 jaroj, mi emas kredi vin pli ol min en lingvaj debatoj.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-21 06:40:40

Terurĉjo:
- Kia estis via unua tago en lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tio estis bona tago (tiu tago estis bona), dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Se mi eraris, bonvolu min korekti.
Laŭ mi "tiu estis bona tago" estas evitinda, sed korekta, ĉar laŭ la antaŭa konversacio oni povas kompreni kion "tiu" montras. Tamen estas facile miskompreni ĉar sola "tiu" ofte montras personon.

esperantano (Montri la profilon) 2007-julio-21 06:44:03

sal.gif saluton al chiuj

Reen al la supro