ورود به محتوا

Skribi sen eraroj

از galvis, 10 ژوئن 2007

پست‌ها: 16

زبان: Esperanto

Filu (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2007،‏ 20:03:41

Terurĉjo:Tamen necesas skribi:
Tio estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.
- Kiel estis via unua tago al lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tiu estis bona tago, dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Ĉu tiu versio malbonas?

Filu (نمایش مشخصات) 20 ژوئیهٔ 2007،‏ 19:13:26

Terurĉjo:- Kia estis via unua tago en lernejo?
- Tre malbona ĝi estis, mi staris tute sola la tutan tagon.
- Kaj la dua?
- Tio estis bona tago (tiu tago estis bona), dum kiu mi renkontis multajn homojn.

Se mi eraris, bonvolu min korekti.
Eĉ se mi dezirus, mi tute ne povus respondi. Ĉiuj tri versioj al mi ŝajnas bonaj, sed ĉar mi ankoraŭ ne profunde studis gramatikon Esperantan, opinio mia povus en multaj okazoj esti maltrafa. Kaj ĉar vi Esperanton eklernis antaŭ ĉ. 28 jaroj, mi emas kredi vin pli ol min en lingvaj debatoj.

esperantano (نمایش مشخصات) 21 ژوئیهٔ 2007،‏ 6:44:03

sal.gif saluton al chiuj

Sxak (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2007،‏ 9:59:31

galvis:Bonvolu skribi ankaŭ, alian frazon kun eraroj por la sekvanta partoprenant(ino/o).
Ne estas problemo trovi erarojn en esperantaj tekstoj. Multe pli malfacile estas trovi seneraran esperantan tekston, sed eraroj estas preskaŭ ĉie: en hazarda paĝo de la Esperanta vikipedio, en multaj esperantaj libroj,... En "Reglamentoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo" troviĝas tia eraro, pri kiaj mi mokas jam ne unuan jaron kaj tial mi vidas ke en la estraro de TEJO estas neniu homo pli-malpli sperta pri la esperanta gramatiko

Sxak (نمایش مشخصات) 26 ژوئیهٔ 2007،‏ 13:09:11

Nu jes, mi jam delonge ne estas komencanto sed vi trolaŭdas min. Fakte mi vere, ege bone scias la lingvon (sed ankaŭ mi ion ne scias aŭ scias malĝuste) sed kiel tradukisto aŭ io alia mi dume ne famiĝis ridulo.gif

Pri neĝulino: Jes mi vidis tion antaŭ monato aŭ 2, tuj kiam tio aperis ĉe tiu paĝaro (ĉu rusio.net?) Se vi pli atente legus la forumon e-novosti ankaŭ vi scius pri tiu traduko tuj post kiam ĝi aperis (la aŭtoro de la traduko mem diris pri tio).
Js vi pravas ĝi havas multege da eraroj.

Sxak (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2007،‏ 14:10:29

Fakte kiam mi vidis la tekston mi tuj rimarkis ke tie estas ne nur eraroj sed ankaŭ mallertaĵoj.. Kaj jen estas ekzemplo:
黄鸡蛋:
Terurĉjo:
Neĝulino
Mi nur unufoje vidis, kielke pereas kosma ŝipo
Ĝuste tiun frazon mi rememoris hodiaŭ matene. Laŭ mi ĝi NE havas eraron sed ĝi estas iom mallerta, strikte paŭsanta la rusan lingvon. Mi skribus ĉi tie:
mi nur unufoje vidis pereon de kosma ŝipo.

بازگشت به بالا