去目錄頁

Familiara esprimo por "orgasmi"

EdRobertson, 2011年5月17日

讯息: 24

语言: Esperanto

EdRobertson (显示个人资料) 2011年5月17日下午12:05:16

En esperanto ekzistas diversaj alternativaj, familiaraj, malformalaj vortoj por la korpopartoj kaj la agoj kiuj rilatas al sekso, ekz. anstataŭ diri "peniso" ni prunteprenis, inter niaj multaj eblecoj, la vorton "kaco" de la itala "cazzo". Tamen, mi ne renkontis familiaran alternativon por "orgasmi". Ĉu ekzistas? Mi serĉas esprimon kiu taŭgas kaj por viroj, kaj por inoj, kiel ekz. la angla "to come".

geo63 (显示个人资料) 2011年5月17日下午8:57:07

EdRobertson:En esperanto ekzistas diversaj alternativaj, familiaraj, malformalaj vortoj por la korpopartoj kaj la agoj kiuj rilatas al sekso, ekz. anstataŭ diri "peniso" ni prunteprenis, inter niaj multaj eblecoj, la vorton "kaco" de la itala "cazzo". Tamen, mi ne renkontis familiaran alternativon por "orgasmi". Ĉu ekzistas? Mi serĉas esprimon kiu taŭgas kaj por viroj, kaj por inoj, kiel ekz. la angla "to come".
orgazmi
klimaksi
ĉuri

La dialektaj votroj ne fariĝas en la internacia lingvo tiel ofte kiel en la naciaj lingvoj. Esperanto estas uzata por diferenta nivelo, ne por ĉiutaga interkompreniĝo - almenaŭ ne ĉiam.

Hispanio (显示个人资料) 2011年5月17日下午9:13:59

Mi dirus plezurkrii rido.gif

HaleBopp (显示个人资料) 2011年5月19日上午9:51:04

Eble tie vi trovus respondojn :

http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html

orgasmi, ĉuri...

Altebrilas (显示个人资料) 2011年5月19日下午12:30:28

ĝubleki?

maratonisto (显示个人资料) 2011年5月21日下午3:49:38

Mi vere ne scias, sed proponus uzi
fajreri, sparki.

nikko (显示个人资料) 2011年5月30日上午5:25:16

Altebrilas:ĝubleki?
lango.gif

sudanglo (显示个人资料) 2011年5月30日下午3:04:25

Mi pensas ke 'Ĉu vi klimaksis?' servas bone por traduki 'Did you come'. Sed, ĉu tio estas aparte familiara, mi ne povus diri.

Bedaŭrinde oni malofte povas rigardi porno-filmojn en Esperanto, aŭ subaŭskulti malpli rafinitajn homojn dum ili seksumas en Esperanto.

Eble vi povus provizi blondulinon Esperantistan, por ke mi observu kiun esprimon ŝi spontane uzas en la pinta momento.

Eble se mi devus traduki romanon pli spican, mi estus tentata uzi 'Mi alvenas' por la virina ĝoja komento.

EdRobertson (显示个人资料) 2011年5月31日下午3:50:09

sudanglo:Mi pensas ke 'Ĉu vi klimaksis?' servas bone ...

Eble vi povus provizi blondulinon Esperantistan, ...
Dankon al vi kaj geo63, klimaksi bone taŭgas. Mi ŝatis ankaŭ ĝubleki, kvankam orgasmi ne ĉiam estas laŭta, ĉu ne?

Mi bedaŭras, kara sudanglo, sed mi ne estas en pozicio kapabli oferti al vi kion vi petas por via esplorado (kaj ankaŭ ne aprobas vian harkoloran ŝovinismon).

glig (显示个人资料) 2011年6月1日下午1:20:45

En Kroatio ni kutimas diri "svršiti", kies la plej proksima traduko estus "finigi" en esperanto. ĝis!

回到上端