본문으로

Ne-konata vorto

글쓴이: sudanglo, 2011년 5월 24일

글: 7

언어: Esperanto

sudanglo (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오전 9:34:11

Mi trovis en la traduko de Auld de 'Ĉashundo de la Baskerviloj' vorton kiun mi ne rekonas. Eble temas pri pres-eraro sed, se jes, mi ne povis kapti la intencitan vorton.

Jen la vorto en kunteksto:

Ili estus senhelpaj en la manoj de senskrupulo tia, kia tiu notingmonteta krimulo, se li sukcesus eniri.

oxymor (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오전 9:54:07

en la originala verko, estas "Nothing Hill"

sudanglo (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 1:22:39

Aj! Tiu Auld'a manio por la Esperantigo de propraj nomoj.

Suppozeble do Notting Hill.

Tamen mi gratulas al vi Oxymor ke vi povis lokigi la koncernan tekston sen paĝa aŭ ĉapitra referenco.

Konsultinte la francan version mi nun rimarkas ke ankaŭ tie staras Notting Hill.

Mi havas nenion kontraŭ la uzo de Parizo anstataŭ Paris, aŭ Londono anstataŭ London, sen transformi Notting Hill en 'notingmonteta' (sen majusklo) montras la absurdecon de la perversa Esperantigo de ĉiuj propraj nomoj.

Sxak (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 2:03:49

Mi aŭdis pri alia tia vorto:
Degojto
ridulo.gif

tommjames (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 2:07:23

sudanglo:Mi havas nenion kontraŭ la uzo de Parizo anstataŭ Paris, aŭ Londono anstataŭ London, sed transformi Notting Hill en 'notingmonteta' (sen majusklo) montras la absurdecon de la perversa Esperantigo de ĉiuj propraj nomoj.
Mi konsentegas! Kial ŝukorni absolute ĉiujn fremdajn nomojn en la lingvon? demando.gif

"notingmonteta" senkulpa.gif

marcuscf (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 3:40:20

tommjames:
sudanglo:Mi havas nenion kontraŭ la uzo de Parizo anstataŭ Paris, aŭ Londono anstataŭ London, sed transformi Notting Hill en 'notingmonteta' (sen majusklo) montras la absurdecon de la perversa Esperantigo de ĉiuj propraj nomoj.
Mi konsentegas! Kial ŝukorni absolute ĉiujn fremdajn nomojn en la lingvon? demando.gif

"notingmonteta" senkulpa.gif
+1

darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 3:47:10

tommjames:
sudanglo:Mi havas nenion kontraŭ la uzo de Parizo anstataŭ Paris, aŭ Londono anstataŭ London, sed transformi Notting Hill en 'notingmonteta' (sen majusklo) montras la absurdecon de la perversa Esperantigo de ĉiuj propraj nomoj.
Mi konsentegas! Kial ŝukorni absolute ĉiujn fremdajn nomojn en la lingvon? demando.gif

"notingmonteta" senkulpa.gif
darkweasel ŝatas tion ĉi.
</vizaĝlibro facebook>

다시 위로