Al la enhavo

PowerPoint/Impress-Prezentado konsistas el pluraj ...

de EdRobertson, 2011-junio-08

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-junio-08 23:04:19

Kiam oni konstruas PowerPoint- aŭ Impress-Prezentadon, ĝi konsistas el pluraj ...

kioj?

Certe ne "diapozitivoj", ĉu?

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 23:07:34

Paĝoj? Kial kompliki la aferon?

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 23:14:44

En PowerPoint la paĝoj nomiĝas 'lumbildoj' nur pro tio, ke antaŭe oni uzis foliojn por projekcii bildojn sur ekranon. Sed nun oni faras ĉion tute alimaniere, do kial ne nomi ilin simple "paĝoj"?

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-09 09:34:55

Chainy:Paĝoj? Kial kompliki la aferon?
"bildo" ankaŭ estas akceptinda.

prezentero
prezenteraĵo

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-09 23:13:10

Kial ne "slajdo"? Verŝajne la uzantoj jam uzis anglan version de "Potencpunkto" ( okulumo.gif Powerpoint) aŭ "Malfermitaskribejo.aso" (Openoffice.org) Simpress.

@geo63
Estas bildoj ene de la slajdoj.

Prezenteroj povas esti la partoj de la prezento, en la tempo.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-09 23:22:00

Altebrilas:Kial ne "slajdo"? Verŝajne la uzantoj jam uzis anglan version de "Potencpunkto" ( okulumo.gif Powerpoint) aŭ "Malfermitaskribejo.aso" (Openoffice.org) Simpress.
Vi ŝercas, ĉu? 'Slajdo'?! ho ve.

Altebrilas:
Estas bildoj ene de la slajdoj.
Estas ankaŭ bildoj ene de la lumbildoj/paĝoj! ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-10 07:43:53

Mi ne ŝercas. Kiam estas afero nova kiu jam havas nomon konata de la plejparto de la uzantoj, ĝi estas taŭga por internacia komunikado.

Se ni devas limigi nian vortprovizon, mi dirus "vidaĵo", ĉar mi opinias, ke tiel priskribus la aferon ulo vidante ĝin la unuan fojon.

Rogir (Montri la profilon) 2011-junio-10 15:44:47

Laŭ mia sperto homoj pli ofte diras bildo aŭ paĝo. Paĝo laŭ mi estas la plej taŭga vorto.

Reen al la supro