去目錄頁

PowerPoint/Impress-Prezentado konsistas el pluraj ...

EdRobertson, 2011年6月8日

讯息: 8

语言: Esperanto

EdRobertson (显示个人资料) 2011年6月8日下午11:04:19

Kiam oni konstruas PowerPoint- aŭ Impress-Prezentadon, ĝi konsistas el pluraj ...

kioj?

Certe ne "diapozitivoj", ĉu?

Chainy (显示个人资料) 2011年6月8日下午11:07:34

Paĝoj? Kial kompliki la aferon?

Chainy (显示个人资料) 2011年6月8日下午11:14:44

En PowerPoint la paĝoj nomiĝas 'lumbildoj' nur pro tio, ke antaŭe oni uzis foliojn por projekcii bildojn sur ekranon. Sed nun oni faras ĉion tute alimaniere, do kial ne nomi ilin simple "paĝoj"?

geo63 (显示个人资料) 2011年6月9日上午9:34:55

Chainy:Paĝoj? Kial kompliki la aferon?
"bildo" ankaŭ estas akceptinda.

prezentero
prezenteraĵo

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月9日下午11:13:10

Kial ne "slajdo"? Verŝajne la uzantoj jam uzis anglan version de "Potencpunkto" ( okulumo.gif Powerpoint) aŭ "Malfermitaskribejo.aso" (Openoffice.org) Simpress.

@geo63
Estas bildoj ene de la slajdoj.

Prezenteroj povas esti la partoj de la prezento, en la tempo.

Chainy (显示个人资料) 2011年6月9日下午11:22:00

Altebrilas:Kial ne "slajdo"? Verŝajne la uzantoj jam uzis anglan version de "Potencpunkto" ( okulumo.gif Powerpoint) aŭ "Malfermitaskribejo.aso" (Openoffice.org) Simpress.
Vi ŝercas, ĉu? 'Slajdo'?! ho ve.

Altebrilas:
Estas bildoj ene de la slajdoj.
Estas ankaŭ bildoj ene de la lumbildoj/paĝoj! ridulo.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月10日上午7:43:53

Mi ne ŝercas. Kiam estas afero nova kiu jam havas nomon konata de la plejparto de la uzantoj, ĝi estas taŭga por internacia komunikado.

Se ni devas limigi nian vortprovizon, mi dirus "vidaĵo", ĉar mi opinias, ke tiel priskribus la aferon ulo vidante ĝin la unuan fojon.

Rogir (显示个人资料) 2011年6月10日下午3:44:47

Laŭ mia sperto homoj pli ofte diras bildo aŭ paĝo. Paĝo laŭ mi estas la plej taŭga vorto.

回到上端