Ke daftar isi

kial la esperanto ŝanĝas proprojn nomojn?

dari Egil, 24 Juni 2011

Pesan: 51

Bahasa: Esperanto

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 17.09.08

Chainy:
EdRobertson:
La Fundamento eĉ kiam ĝi estis verkita enhavis erarojn.
?!
Temas plejparte pri arkaikaj uzadoj kiel "enuo [= sopiro] je la patrujo" kaj malĝustaj tradukoj, precipe rilate la anglan. Sed "vipero" eniris la Fundamenton pro preseraro kiel "vipuro", kion Z poste akceptis, por ke oni ne devu ŝanĝi la tekston.

Chainy (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 17.12.34

Kirilo81:
.. kaj mi ne havas ajnan problemon legi E-ajn tekstojn de antaŭ 1900.
Miaopinie vi multe troigas la diferencojn.
Mi konsentas. Ankaŭ mi ne havas problemojn legi malnovajn tekstojn. EdRobertson vere troigas.

EdRobertson: Mi krome certas, ke ne estas ajna kontraŭdiro inter la Fundamento kaj la evoluo de E-o, kies plej granda parto fakte restis en ties limoj.
Vi tute pravas.

Chainy (Tunjukkan profil) 30 Juni 2011 19.22.48

EdRobertson:Fakte, Esperanto ŝanĝiĝis tiom inter 1887 kaj nun kiom la angla.
Mi hazarde trovis jenan leteron skribitan de Zamenhof en 1887 al la kreinto de Volapuk:

Letero al Johann Martin Schleyer

EdRobertson, ŝajnas ke tiu letero estas bona ekzemplo de tio, ke vi troigas.

henma (Tunjukkan profil) 30 Juni 2011 22.26.02

Chainy:
EdRobertson:Fakte, Esperanto ŝanĝiĝis tiom inter 1887 kaj nun kiom la angla.
Mi hazarde trovis jenan leteron skribitan de Zamenhof en 1887 al la kreinto de Volapuk:

Letero al Johann Martin Schleyer

EdRobertson, ŝajnas ke tiu letero estas bona ekzemplo de tio, ke vi troigas.
Tre interesa letero!

Ĉu vi rimarkis, ke Zamenhof uzis 'etc.' anstataŭ 'ktp.'?

La lingvo ja multe ŝanĝis en la pasinta jarcento... pro tiu 'etc.' mi preskaŭ ne komprenis la leteron... rido.gif

Certe, la lingvo mem ne ŝanĝis... la vortoprovizo de Esperanto kreskis... sed la lingvo estas tia, kia jam estis antaŭ 120 jaroj.

Parenteze, tio ne estas la temo de tiu fadeno... Mi pensas ke ŝanĝi aŭ ne ŝanĝi la nomojn ne estas tre grava...

La titolo de la fadeno estas demando... 'kial ...'. Mi pensas ke pluraj el ni jam eksplikis la kialojn...

Amike,

Daniel.

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 1 Juli 2011 06.33.32

Chainy:
Mi hazarde trovis jenan leteron skribitan de Zamenhof en 1887 al la kreinto de Volapuk:

Letero al Johann Martin Schleyer
Io ne enordas ĉi tie.
1. La lingvaĵo ne povas esti originala, ĉar la tabelvortoj je -am en 1887 finiĝis ankoraŭ je -an!
2. Kial Z skribu leteron al Schleyer en lingvo, kiun tiu certe ne povas regi?

Mi konjektas, ke temas pri germanlingva originalo, kiun iu poste tradukis al E-o.

darkweasel (Tunjukkan profil) 1 Juli 2011 07.06.40

Kirilo81:
Mi konjektas, ke temas pri germanlingva originali, kiun iu poste tradukis al E-o.
Tiam tamen la jena frazo el tiu letero ne havas sencon:

Pardonu, ke mi skribas al Vi en mia lingvo: mi faras ghin ne pro
malghentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo.

Chainy (Tunjukkan profil) 1 Juli 2011 07.13.03

Kirilo81:
Chainy:
Mi hazarde trovis jenan leteron skribitan de Zamenhof en 1887 al la kreinto de Volapuk:

Letero al Johann Martin Schleyer
Io ne enordas ĉi tie.
1. La lingvaĵo ne povas esti originala, ĉar la tabelvortoj je -am en 1887 finiĝis ankoraŭ je -an!
2. Kial Z skribu leteron al Schleyer en lingvo, kiun tiu certe ne povas regi.

Mi konjektas, ke temas pri germanlingva originali, kiun iu poste tradukis al E-o.
Interese. Povas esti, ke vi pravas.

Mi trovis tamen alian verkon de Zamenhof el la jaro 1891: La Batalo de l' Vivo

Tiu ankaŭ estas tre malnova teksto, kiu estas tute komprenebla al nunaj Esperantistoj.

Chainy (Tunjukkan profil) 1 Juli 2011 07.14.10

darkweasel:
Kirilo81:
Mi konjektas, ke temas pri germanlingva originali, kiun iu poste tradukis al E-o.
Tiam tamen la jena frazo el tiu letero ne havas sencon:

Pardonu, ke mi skribas al Vi en mia lingvo: mi faras ghin ne pro
malghentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo.
Jes, iom stranga afero!

Chainy (Tunjukkan profil) 1 Juli 2011 07.35.25

La Unua Libro - Ĝi fakte estis eldonita en 1887 en aliaj lingvoj, la angla traduko nur sekvis iom pli poste. Oni povas legi tie ekzemplojn de Esperanto.

La Dua Libro de l'Lingvo Internacia (1888)

Chainy (Tunjukkan profil) 1 Juli 2011 07.47.58

----

Kembali ke atas