去目錄頁

Eksperimento pri plurlingva fadeno

Altebrilas, 2011年6月26日

讯息: 25

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2011年7月23日下午9:55:59

Mi opinias, ke estus pli afable, kiam oni korektas mesaĝon, fari tion POST respondo pri la temo de la mesaĝo.

Se ne, la korektito povas kompreni, ke lia mesaĝo estas tiel malbona, ke neeblas respondi pro nekompreno. ploro.gif

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年7月23日下午10:00:25

Altebrilas:azzeae
Mi ne komprenas.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年7月23日下午10:05:43

Estis provo, kiun mi intencis forviŝi, sed vi intervenis koincidence antaŭ ol mi sukcesis anstataŭi ĝin.

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年7月24日上午10:43:52

Altebrilas:Estis provo, kiun mi intencis forviŝi, sed vi intervenis koincidence antaŭ ol mi sukcesis anstataŭi ĝin.
Ho, bone. Senproblemoj! okulumo.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2012年1月10日下午11:44:29

Mi opinias, ke alia regulo estas dezirinda: preferi konsilojn al kritikoj , kaj uzi positivajn vortojn ĝenerale. Tio memfidigas la komencantojn, konforme al la celo de la fadeno: liberigi ilian esprimon.

Male, negativaj respondoj naskas polemikojn. Ekzemple (tute imaga okulumo.gif ).
- (teksto kun forstrekitaj eraroj)
- Pardonu, sed via uzado de la finaĵo -n estas preskaŭ ĉiam malĝusta .
- Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.
okulumo.gif

Ni diru prefere "vi povas facile fari 3 gramatikajn plibonigojn en via teksto. Ĉu vi vidas kiujn?"

回到上端