Mergi la conținut

Kial "ŝatas al mi" kaj ne "al mi plaĉas"?

de BrunoBram, 17 iulie 2011

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 12:49:23

Ŝajnas al mi, ke en la komenco en Esperanto oni diris "plaĉas al grandaj cicoj", sed nun oni devas diri "mi ŝatas grandajn cicojn". Laŭ mi estas pli facila la unua formo, ĉar ĝi pli similas al la maniero diri en miaj denaskaj lingvoj kaj ĝi ne bezonas akuzativon. Mi ankoraŭ ne kutimiĝis al "mi ŝatas".

darkweasel (Arată profil) 17 iulie 2011, 12:55:11

Fakte la du manieroj estas mi ŝatas grandajn cicojn kaj al mi plaĉas grandaj cicoj.

Ambaŭ same eblas kaj samsignifas, se la dua estas por vi pli facila, uzu la duan.

Origine ŝati havis la saman signifon kiel la nuna aprezi, sed ŝajne anglalingvanoj kaj germanlingvanoj volis rekte traduki el siaj respektivaj lingvoj kaj tial la lingvo evoluis tiel, ke ŝati akiris sian nunan signifon.

sudanglo (Arată profil) 17 iulie 2011, 13:18:54

Tio estas tre tikla demando - ĉu ekzistas nuanco inter 'Mi ŝatas X-o(j)n kaj Plaĉas al mi X-o(j).

Eble mi trovas la 'plaĉan' formon pli delikata, pli rafinita, pli poezia.

Certe estus malmultaj viroj, kiuj ne trovus la belformajn mamojn de junaj virinoj tre adorindaj.

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 13:22:23

sudanglo:
Eble mi trovas la 'plaĉan' formon pli delikata, pli rafinita, pli poezia.
Ankaŭ mi.

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 13:22:55

darkweasel:Fakte la du manieroj estas mi ŝatas grandajn cicojn kaj al mi plaĉas grandaj cicoj.

Ambaŭ same eblas kaj samsignifas, se la dua estas por vi pli facila, uzu la duan.

Origine ŝati havis la saman signifon kiel la nuna aprezi, sed ŝajne anglalingvanoj kaj germanlingvanoj volis rekte traduki el siaj respektivaj lingvoj kaj tial la lingvo evoluis tiel, ke ŝati akiris sian nunan signifon.
Vi ankaŭ parolas bone. Kiam vi komencis lerni?

darkweasel (Arată profil) 17 iulie 2011, 15:48:45

BrunoBram:
darkweasel:Fakte la du manieroj estas mi ŝatas grandajn cicojn kaj al mi plaĉas grandaj cicoj.

Ambaŭ same eblas kaj samsignifas, se la dua estas por vi pli facila, uzu la duan.

Origine ŝati havis la saman signifon kiel la nuna aprezi, sed ŝajne anglalingvanoj kaj germanlingvanoj volis rekte traduki el siaj respektivaj lingvoj kaj tial la lingvo evoluis tiel, ke ŝati akiris sian nunan signifon.
Vi ankaŭ parolas bone. Kiam vi komencis lerni?
Vidu mian daton de registriĝo ĉe lernu!, tio estas verŝajne la plej bona indiko.

Înapoi mai sus