본문으로

L'akuzativo kaj nedirektaj objektoj

글쓴이: dbiswinner, 2011년 7월 20일

글: 34

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 6:12:21

tommjames:
Kirilo81:ĉar "korekti" signifas "kontroli kaj laŭbezone ĝustigi", tio ankaŭ aperu iel en "korekta".
Vi ŝajne do subtenas iom malpli fortan version de la argumento de Ferdinand. Ne temas pri signifo, sed "prefera signifo".
Al mi ne ŝajnas tiel, ĉar Kirilo81 ne neas la ekziston de eca signifo.

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 22일 오후 6:54:01

darkweasel:Al mi ne ŝajnas tiel, ĉar Kirilo81 ne neas la ekziston de eca signifo.
Vi pravas, sed li subtenas ecan signifon kiu retenas ideon de korektado. Tial mi similigis ĝin. Sed jes, eble tio estis troigo.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 7월 23일 오전 10:37:27

Laŭ mia lingvo sento estas diferenco inter 'korekt' kaj 'ĝust'.

Mi ĝustigus mian horloĝon, sed mi ne korektas ĝin.

horsto (프로필 보기) 2011년 7월 23일 오후 11:52:03

Ferdinand Cesarano: ĉar lernanto rajtas supozi ke, ĉe ajna adjektivo el ajnaspeca radiko, "esti XXXX-a" estas esprimebla per "XXXX-i".)
Tio evidente estas malĝusta. Tiu regulo (radiko + i = estas radiko + a) validas nur por adjektivaj radikoj, tute ne por ajna radiko. Aŭ ĉu vi pensas ke "mi korektas" signifas "mi estas korekta"?
"korekt-" estas verba radiko, do tiu regulo ne estas valida.

다시 위로